Postdiplomaj InterlingvistikajStudoj en Poznano, Pollando

(GMT+08:00) 2018-02-27 10:51:06     Redaktoro:Ĝoja

Inter la 4-a kaj la 10-a de februaro 2018 okazis la dua sesio de la partoprenantoj en la Post-diplomaj Interlingvistikaj Studoj. Ili venis al la Universitato Adam Mickiewicz en la vintra, tamen senneĝa kaj nur frosteta Poznań. Ĉi-foje aperis 14 gestudentoj el Ĉinio, Koreio, Turkio, Brazilo, Usono, Francio, Germanio, Hispanio, Rusio kaj Pollando. Dimanĉe, la 4-an de februaro, ili ekzameniĝis pri la Esperanta kulturo kaj fonetiko de Esperanto. Du tagojn poste, merkrede, okazis la ekzameno pri historio de la Esperanta literaturo (en la unua periodo: de la komenco ĝis la unua mondmilito). Kiel kutime, en la sama tago, vespere, la kursgvidantoj kaj la gestudentoj kunvenis dum la komuna vespero, dum kiu ĉiuj povis mem proponi sian programeron (muzikon, kan-ton, dancon, poemon, filmeton). La vespero pasis en la gaja etoso. Tiaj kunvenoj fariĝis jam tradicio. Ili ebligas ne nur komunan babiladon, sed ankaŭ renkontiĝon kun lokaj esperantistoj. En la aliaj tagoj oni studis intense komunikadon kaj Esperanto-gramatikon (prof. Ilona Koutny), morfologion kaj sintakson (M. Farris) kaj historion de la Esperanta literaturo (en la dua periodo: inter la mondmilitoj). Tiun lastan kurson gvidis kune Lidia Ligęza (poezio) kaj Tomasz Chmielik (prozo kaj dramo).

Post la sesio okazis unutaga ekskurso al Toruń – apudvistula urbo kun riĉa historio kaj multe da interesaj turismaj vidindaĵoj.

Pasintjare oni festis la 20-jariĝon de la Postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj (IS). Ili estis fonditaj en 1997 per rektora dekreto en la Lingvistika Instituto de la Universitato Adam Mickiewicz (UAM, Poznań) − unu el la plej signifaj universitatoj de Pollando. La fondinto kaj gvidanto de la Studoj estas prof. Ilona Koutny, kiu finis esperantologiajn studojn en la Esperanto-fako de ELTE (Eötvös Loránd Universitato, Budapeŝto, Hungario) ĉe prof. István Szerdahelyi kaj estis ties posteulo post lia morto (1987-1995). La studprogramo de IS sekvas la modelon de la iamaj internaciaj esperantologiaj studoj en ELTE, sed estas pli ampleksaj kaj proponas specialiĝojn en la tria jaro.

La internacia kursaro oka-zas en la Lingvistika Instituto, sub la gvido de prof. Ilona Koutny, membro de la Akademio de Esperanto. Inter la prelegantoj ĉiam estis kaj daŭre estas elstaraj esperantologoj, kiel profesoroj Humphrey Tonkin, John Wells, Aleksander Melnikov, Michel Duc Goninaz, Probal Dasgupta kaj Zbigniew Galor; doktoroj Vera Barandovská-Frank, Det-lev Blanke, Katalin Kováts (Smi-deliusz), Blazio Wacha kaj Ulrich Lins; la poetino Lidia Ligęza, ekspertoj de sia tereno kiel Maria Majerczak, Tomasz Chmielik, István Ertl, Aleksander Korĵenkov, Michael Farris kaj Bradio Moro, Zsófia Kóródy, Barbara Pietrzak kaj Roman Dobrzyński.

La unua malgranda internacia grupo komencis siajn 3-jarajn studojn pri interlingvistiko en 1998. Ekde 2002 ESF (Espe-rantic Studies Foundation, Usono) disponigas kelkajn stipendiojn por la studentoj, kio ebligas pli grandnombran partoprenon en la Studoj. Por la lasta grupo (2011-14) ankaŭ UEA-ILEI kontribuis al la stipendioj.

La postdiplomaj studoj kun sia ekstera formo (du intensaj semajnoj en ĉiuj 3 jaroj + la fina ekzameniĝo) altiras partoprenantojn el multaj landoj: la lastan grupon konsistigis komence 20 gestudentoj el 10 landoj de Pollando kaj Germanio ĝis Brazilo kaj Usono. La mult-nacia partoprenantaro nature kontribuas al la interkulturaj kaj kontrastaj studoj. La unusemajnaj intensaj sesioj okazas unufoje dum la semestro (fine de septembro kaj komence de februaro).

En septembro de la pasinta jaro post 20 jaroj startis la 7-a interlingvistika grupo kun 20 partoprenantoj el 12 landoj (Ĉinio, Koreio, Turkio, Brazilo, Usono, Francio, Svisio, Germanio, Hispanio, Rusio, Kazaĥio kaj Pollando).

Dum tiu 1-a Interlingvistika Sesio (16-20.09.2017): prof. Hum-phrey Tonkin gvidis la kurson pri esperanta kulturo, prezentante ĝin en vasta historia fono; al ĝi kontribuis prof. Aleksandr Melnikov pri rilatoj inter lingvo kaj kulturo kaj pri personeco de esperantisto; krome d-ro Jukka Pietilänen pri esperantaj revuoj. Humphrey Tonkin an-kaŭ enkondukis la esperantan literaturon de la unua periodo, koncentriĝante pri la poezio; sekvis lin Tomasz Chmielik kun la prozo de tiu epoko. Eblas aliri fonetikon samtempe interese kaj serioze – tion pruvis prof. Nicolau Dols Salas per sia kurso. Interlingvistiko (en pli malvasta senco) konsistigis la kurson de prof. Věra Barandovská-Frank, kiu jam povis uzi la proveldonon de sia universitata lernolibro pri interlingvistiko. Tiu ĝojiga evento malfermas la serion de lernolibroj de la Studoj fontante el la 20-jara sperto.

La malnova grupo, kiu startis kiel rekorde granda, ankaŭ fine restis rekorda, ja 11 gestudentoj plenumis sian finekzamenon kun defendo de sia faklaboraĵo el la terenoj de lingvistiko (Karina Oliveira el Brazilo, Bengt Olof Åradsson el Svedio kaj Arina Osipova el Rusio), de interlingvistiko (Ida Stria kaj Michał Kozicki el Pollando), el lingvopedagogio (Félix Lobo el Hispanio kaj André Staes el Belgio), de komunikado (Johan Derks el Nederlando/Serbio) kaj de literaturo (Rafael Zerbetto el Brazilo/Ĉinio, Fernando Pita el Brazilo kaj Xesús Muíños el Hispanio), aldone kiel la 12-a Paweł Fischer-Kotowski el la antaŭa grupo.

Kiel kutime, la lingvo-pedagogia specialiĝo de la tria jaro konsistigas la instruistan trejnadon al kiu eblas aparte aliĝi kaj ricevi la instruistan diplomon de ILEI. Ĉi-foje tri partoprenantoj el Pollando (Krystyna Worobiej, Markéta Wilkus kaj Mariusz Hebdzyński) kaj unu franco (Jean-Claude Roy) akiris ĝin post la prezento de sia finlaboraĵo kaj kompleksa ekzameno.

La Interlingvistikaj Studoj donas superrigardon pri ĝenerala kaj aplikata lingvistiko, fokusiĝas al internacia kaj interkultura komunikado, traktas planlingvojn kaj detale okupiĝas pri gramatiko, literaturo, kulturo kaj historio de Esperanto. En la tria jaro eblas specialiĝi pri komunikado, lingvistiko, literaturo, traduka-do, planlingvistiko aŭ pri lingvo-pedagogio. Pro la metodika for-mado la Studoj ricevas specialan rolon en la instruista trejnado. Ekde la studjaro 2007/08 ĝi realiĝas kunlaboro kun ILEI.

Unusemajnaj intensaj sesioj (surlokaj kursoj de po 4 studobjektoj kaj ekzamenoj) okazas unufoje dum la semestro (fine de septembro kaj komence de februaro), intertempe la gestudentoj laboras pri siaj taskoj hejme kaj konsultiĝas rete kun la prelegantoj. La gestudentoj pre-tigas diplomlaboraĵon kaj post la fina ekzameno ricevas atestilon pri Interlingvistikaj Studoj.

Postuloj al la ontaj gestudentoj: diplomo pri superagradaj studoj kaj bona scio de Esperanto. Partoprenontoj devas plenumi orientigan teston antaŭ la komen-co de la Studoj komence de la unua sesio. Kelkaj stipendioj estas antaŭvidataj dank' al ESF (Esperantic Studies Foundation).

Tomasz Chmielik
Artikolo el KRESKO (februaro, 2018)

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin