Novaĵoj (Februaro 27)

(GMT+08:00) 2018-02-27 17:06:21     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 27-a de februaro, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Vi informiĝos pri tio, ke ĉefministro Li Keqiang sendis gratulon al la 5a Ĉina-Germana Konferenco pri Novigado; Rusio deklaris militpaŭzon en la siria regiono Orient-Ghouta. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang marde sendis gratulan leteron al la 5a Ĉina-Germana Konferenco pri Novigado, kiu malfermiĝis tiutage en Pekino.

Li diris en la letero, ke la nova revolucio de scienco kaj tekniko kaj industria transformado okazas tra la tuta mondo, kaj teknologia novigado profunde ŝanĝas la manierojn de produktado kaj vivo de la homaro. Ĉina-germana kunlaboro en teknologia novigado kreis precedencon de kunlaboro inter grandaj landoj en scienco kaj tekniko kaj servas kiel potenca motoro por pragmata kunlaboro inter la du landoj.

Li diris, ke la ekonomia disvolvado de Ĉinio estas ŝlosila periodo de transformado kaj restrukturado. Li esperis, ke la du flankoj amasigos saĝon, pliigos konsenton, profundigos interŝanĝon kaj kunlaboron en teknologia novigado, akcelos sanan disvolvadon de socio kaj ekonomio de la du landoj kaj injektos novan impulson en la tutmondan ekonomion.

Rusa ministro pri defendo Sergey Shoygu anoncis lunde vespere, ke laŭ la ordono de prezidento Vladimir Putin, estos efektvigata 5-hora humanitara militpaŭzo ĉiutage ekde la 27a de februaro en la siria regiono Orient-Ghouta.

Rusaj amaskomunikiloj raportis, ke Shoygu diris lunde vespere en kunveno de la Ministerio de Defendo, ke humanitara militpaŭzo estos efektivigata ĉiutage de la 9a horo ĝis la 14a en la regiono Orient- Ghouta. Li diris, ke estas malfermitaj humanitaraj pasejoj por evakuado de civiluloj, kaj la koordinatoj de tiuj pasejoj estos publikigitaj en la proksima estonteco. Li aldonis, ke la rusa flanko opinias, ke humanitaraj pasejoj estas bezonataj ankaŭ en la regionoj sub la regado de Usono por ke siriaj civiluloj povu reveni hejmen por havi normalan vivon.

Rusaj analizantoj opiniis, ke Usono kaj aliaj okcidentaj landoj postulis efektivigi militpaŭzon en la regiono Orient-Ghouta ĉefe por malhelpi la liberigon de la regiono fare de la siria registara armeo kaj provianti la opoziciojn.

Ĝenerala sekretario de UN, Antonio Guterres, lunde urĝis ĉiujn partiojn de la siria konflikto observi la Rezolucion 2401 de la Sekureca Konsilio por havi almenaŭ 30-tagan militpaŭzon en la lando turmentata de konflikto .

Guterres diris en parolado en la malfermo de la 37a sesio de la Homrajta Konsilio de UN, ke rezolucioj de la Sekureca Konsilio estas signifaj, nur se ili estas vere efektivigitaj. Li diris, ke estas tempo por haltigi ĉi tiun inferon sur la tero, precipe en orient-Ghouta.

Li emfazis, "Mi esperas, ke la rezolucio estos tuj efektivigata kaj subtenata, precipe por certigi la tujan, sekuran, senbaran kaj daŭran liveron de humanitaraj helpoj kaj servoj, la evakuadon de la malsanuloj kaj la vunditoj kaj la mildigon de la suferado de la siria popolo."

La Sekureca Konsilio de UN lunde adoptis rezolucion skizitan de Rusio pri teknika longigo de la reĝimo pri jemenaj sankcioj.

La unuanima aprobo okazis post kiam Rusio vetois la tekston skizitan de Britio, kiu enhavis vortojn "irana ne-obeo" al la reĝimo pri sankcioj de UN kontraŭ individuoj kaj entoj akuzitaj pri partopreno en aŭ subteno al agoj kiuj minacas la pacon, sekurecon aŭ stabilecon de Jemeno.

Entute 11 membroj de la konsilio voĉdonis por la brita teksto, Rusio kaj Bolivio kontraŭstaris la tekston, kaj Ĉinio kaj Kazaĥio sin detenis.

Pro tio, ke Rusio estas konstanta membro de la Sekureca Konsilio, la brita projekto ne estis adoptita. Adopto bezonas almenaŭ naŭ voĉojn sen vetoo de iu el la kvin konstantaj membroj: Britio, Ĉinio, Francio, Rusio kaj Usono.

Poste la konsilio voĉdonis pri la rusa teksto, kaj ĝi gajnis unuaniman subtenon de la 15 membroj de la konsilio. La rusa teksto estis adoptita kiel rezolucio 2402.

La rezolucio renovigas sankciojn kontraŭ konstatitaj individuoj kaj entoj por unu jaro ĝis la 26a de februaro 2019, kaj longigis la oficperiodon de la Specialista Komisiono, kiu estas taskita por helpi la efektivigon de la reĝimo pri sankcioj, ĝis la 28a de marto 2019.

La sankcioj inkluzivas frostigon de aktivoj kontraŭ konstatitaj individuoj kaj entoj kaj malpermeson de vojaĝo.

Ĝenerala sekretario de UN, Antonio Guterres, lunde emfazis, ke respekto al homaj rajtoj estas la plej bona strategio por preventi konfliktojn en la nuna mondo.

Guterres faris la rimarkojn en sia parolado en la malfermo de la 37a sesio de la Homrajta Konsilio de UN, kiu komenciĝis lunde en Ĝenevo. Li diris, ke la emfazo sur homaj rajtoj kuŝas en la koro de la prevento de konfliktoj, kiu devas esti nia plej alta prioritato.

Guterres vokis membroŝtatojn en ĉiuj organoj de UN plifortigi subtenon al la agadoj de UN pri homaj rajtoj, dirante, ke milionoj da vivoj estus savitaj, se pli granda atento estus donita al homaj rajtoj tutmonde dum la pasintaj du jardekoj.

Proparolanto de la brita ĉefministrejo lunde malkonfirmis aliĝon de Britio al la Dogan-Unio de la Eŭropa Unio post foriro el la EU. Tio signifas, ke la brita registaro ne ŝanĝis sian energian promeson, ke ĝi sin retiros el la Dogan-Unio kaj la komuna merkato de la EU.

La proparolanto diris al la ĉina novaĵ-agentejo Xinhua, ke la brita registaro esperas, ke Britio havos liberecon subskribi komercajn interkonsentojn kun aliaj ekonomioj de la mondo post sia foriro el la EU.

La referendumo en junio de 2016 decidis la foriron de Britio el la EU, kaj poste la brita registaro diris, ke Britio sin retiros el la Dogan-Unio de la EU. Rilataj dokumentoj publikigitaj de Britio en la lasta jaro diris, ke post la foriro, estos starigita portempa dogan-unio de Britio kaj la EU por certigi glatan kaj ordan ŝanĝon de dogan-suvereneco.

Financa Tribuno raportis dimanĉe, ke Irano intensigis konstruadon de mararmeaj nukle-propulsaj sistemoj parte por respondo al la pliiĝanta malamika sinteno de Vaŝingtono pri la nuklea interkonsento.

La Irana Atom-Energia Organizo diris, ke la afero de nuklea propulso estis en la nacia tagordo por kelka tempo.

Behrouz Kamalvandi, proparolanto de la Irana Atom-Energia Organizo, diris, ke tamen, la akcelado eble rilatas kun la usona agmaniero al la irana internacia nuklea interkonsento de 2015. La Internacia Atom-Energia Agentejo jam liveris la postulatan informon en ĉi tiu etapo, kaj la disponebleco de pliaj informoj dependas de la taksado pri efektivigebleco de la projekto.

Komence de ĉi tiu monato, la raporto de la nuklea superrigardo de UN pri Irano reasertis, ke Teherano informis la agentejon pri decido, kiu estis farita por konstrui mararmeajn nuklepropulsajn sistemojn en la estonteco.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin