Novaĵoj (Februaro 28)

(GMT+08:00) 2018-02-28 17:51:23     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 28-a de februaro, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke inkluzivi la Penson de Xi Jinping en konstitucion konformas al la komuna aspiro de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la popolo; Usono difinis 7 grupojn kaj 2 individuojn kiel tutmondajn teroristojn. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Artikolo de Xuan Li substrekis, ke la propono skribi la Penson de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por Nova Epoko en la konstitucion de Ĉinio estas komuna aspiro de la tuta partio kaj la ĉina popolo.

La Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) dimanĉe publikigis sian proponon pri amendo al la konstitucio de Ĉinio.

La artikolo, kiu estis publikigita en la marda Popola Ĵurnalo, la ĉefa ĵurnalo de la KPĈ, diris, ke la propono ankaŭ reflektas, ke la decido de la partio konformas al la volo de la popolo.

La artikolo diris, ke tio helpas firmigi la komunan teorian fundamenton de la partio kaj la lando por strebo al realigo de nacia rejuniĝo kaj la sukceso de socialismo kun ĉinaj trajtoj por nova epoko. La artikolo rimarkigis, ke skribi la penson de Xi Jinping en la konstitucion helpos fari la gvidan ideologion de la partio la gvida ideologio de la lando, tre bezonata por la disvolvado de la partio kaj la lando kaj por plibonigo de la konstitucio. Kiel fundamenta leĝo de la lando, la konstitucio de Ĉinio enkorpigas la komunan volon kaj fundamentajn interesojn de la ĉina popolo kaj estas ĉefa leĝa garantio por la lando kaj la popolo por venki ĉiajn malfacilaĵojn kaj defiojn kaj sekvi la vojon de socialismo kun ĉinaj trajtoj.

La artikolo rimarkigis, ke la nuna konstitucio, adoptita en 1982, ĝis nun travivis kvar amendojn en 1988, 1993, 1999 kaj 2004. Estis skribitaj en la konstitucion la Teorio de Deng Xiaoping en 1999 kaj la Teorio de Tri Reprezentoj en 2004. La dimanĉa dokumento ankaŭ proponis inkluzivi la Sciencan Vidpunkton pri Disvolvado en la konstitucion.

La artikolo diris, ke ekde la 18a Nacia Kongreso de la KPĈ, la Centra Komitato de la KPĈ kun kamarado Xi Jinping ĉe la kerno formis la Penson de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por Nova Epoko, akirante historiajn atingojn kaj ebligante historiajn ŝanĝiĝojn en la afero de la partio kaj la lando.

Ekstraktoj de la raporto farita de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), al la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ estis publikigitaj enlande kaj eksterlande en la ĉina kaj angla lingvoj.

La raporto titolita "Akiri Decidan Venkon en Konstruado de Modere Prospera Socio en Ĉiuj Aspektoj kaj Strebi por la Granda Sukceso de Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por Nova Epoko" estis farita en la 18a de oktobro 2017.

Ĉina delegacio okazigis simpozion marde en la filipina ĉefurbo Manilo, konigante la Penson de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por Nova Epoko al la reganta partio kaj politikaj komunumoj en Filipinoj.

La delegacio, estrata de Guo Yezhou, vicdirektoro de la Internacia Departemento de la Centra Komitato de la Komunisma Partio de Ĉinio (KPC), plene klarigis la fonon, kontraŭ kiu esti kreita la Penso de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por Nova Epoko, kaj ankaŭ ĝiajn riĉajn enhavojn.

En la malfermo de la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ, ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke socialismo kun ĉinaj trajtoj transiris la sojlon en novan epokon.

Ĉirkaŭ 400 homoj el la filipina reganta partio kaj amaskomunikiloj partoprenis en la marda simpozio.

La ĉina delegacio ankaŭ donacis 600 ekzemplerojn de la dua volumo de la libro "Xi Jinping: La Regado de Ĉinio" al la filipina reganta partio.

Laŭ la Ĉina Fervoja Korporacio, lunde la fervoja sistemo de Ĉinio ekspedis entute 10,84 milionojn da pasaĝeroj, iom malpli ol la antaŭaj tagoj. Tamen la tuta fervoja sistemo ankoraŭ estis en premperiodo de la Printempa Festo, kaj ĉiutage pli ol dek milionoj da vojaĝantoj veturis fervoje en la pasintaj sep sinsekvaj tagoj.

La usona Ŝtata Depatemento marde diris, ke ĝi difinis sep dependajn grupojn kaj du gvidantojn de la Islama Ŝtato kiel Specialajn Tutmonde Difinitajn Teroristojn.

Ankaŭ tri el la sep grupoj, nome la Islama Ŝtato de Okcidenta Afriko, Islama Ŝtato de Filipinoj kaj Islama Ŝtato de Bangladeŝo, estis difinitaj kiel Alilandaj Terorismaj Organizoj. Usonanoj estas ĝenerale malpermesataj negoci kun ili, kaj iliaj posedaĵoj kaj proprietaj interesoj sub la usona jurisdikcio estas frostigitaj.

Krome, estas krimo, ke oni intence liveru, aŭ provu aŭ konspiru liveri, materialajn subtenojn aŭ rimedojn al ĉi tiuj organizoj.

La aliaj kvar grupoj, difinitaj kiel Alilandaj Terorismaj Organizoj, estas Islama Ŝtato de Somalio, Jund al-Khilafah de Tunizio, Islama Ŝtato de Egiptio, kaj la Maute-grupo, kaj la individuoj estas Mahad Moalim kaj Abu Musab al-Barnawi.

Prezidanto de la usona Federacia Rezervo Jerome Powell diris al usonaj parlamentanoj marde, ke la centra banko laŭgrade plialtigos plu interezprocenton.

Powell diris en preparita parolado al la Komitato pri Financaj Servoj de la Ĉambro de Reprezentantoj, ke la usona ekonomio kreskis stabile en la dua duono de 2017 kaj en ĉi tiu jaro.

La pakistana reganta partio la Pakistana Islama Ligo-Nawaz nomumis Shahbaz Sharif provizora ĉefo marde por plenigi la postenon vakantan, de post kiam la plej alta kortumo malkvalifikis eksan ĉefministron Nawaz Sharif pri gvidado de la partio en la lasta semajno.

Laŭ deklaro publikigita per la Twitter-konto de la partio, Nawaz Sharif proponis nomumi sian pli junan fraton Shahbaz Sharif portempa prezidanto, kio estis aprobita unuanime dum kunveno de la centra laborkomitato de la partio en Lahore.

La partio okazigos ankaŭ alian kunvenon en la 6a de marto por enpartiaj voĉdonoj por elekti Shahbaz Sharif kiel la konstantan prezidanton.

Shahbaz Sharif, 66-jara, nun servas kiel ĉefa ministro de la pakistana provinco Panĝabo.

La kunveno de la partio ankaŭ aprobis la nomumon de Nawaz Sharif kiel dumviva gvidanto de la partio. Tamen li ne havos specifan pozicion en la partio.

En la lasta semajno, la plej supera kortumo faris la decidon post aŭskulto de peticioj kontraŭ la Leĝo pri Elektoj 2017, adoptita de la parlamento, kiu pavimis la vojon por ke Nawaz rekomencu sian pozicion kiel ĉefo de la partio post la malkvalifikiĝo el la publika ofico en korupta kazo en la lasta jaro. La kortumo diris, ke persono malkvalifikita laŭ la konstitucio ne rajtas teni ajnan pozicion en politika partio.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin