Novaĵoj (Marto 01)

(GMT+08:00) 2018-03-01 23:23:44     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 1-a de marto, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke fermiĝis la 3a plena sesio de la 19a Centra Komitato de la KPĈ; oficialuloj de UN frustriĝis pri manko de militpaŭzo en Sirio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

La 19a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) publikigis komunikaĵon ĉe la fino de sia tritaga tria plena sesio, kiu finiĝis merkrede en Pekino.

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, faris gravan paroladon en la sesio prezidita de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ.

La kunvenon ĉeestis 202 membroj de la Centra Komitato kaj 171 kandidatoj por membroj de la Centra Komitato de la KPĈ. Ankaŭ sekretarioj de la Centra Disciplin-Kontrola Komisiono de la KPĈ kaj altrangaj oficialuloj de gravaj departementoj ĉeestis la kunvenon.

La plena sesio aŭdis kaj diskutis laborraporton, faritan de Xi komisie de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ. La sesio adoptis liston de proponitaj kandidatoj por ŝtataj gvidantoj, kiu estos rekomendita al la unua sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso. Ĝi adoptis ankaŭ liston de proponitaj kandidatoj por la gvidantoj de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, kiu estos rekomendita al la unua sesio de la 13a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco.

La komunikaĵo diris, ke la sesio decidis rekomendi la du listojn respektive al la prezidio de la unua sesio de la 13-a Nacia Popola Kongreso kaj la prezidio de la unua sesio de la 13a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco.

La jaraj sesioj de la Nacia Popola Kongreso kaj la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco malfermiĝos en la 5a de marto kaj la 3a de marto, respektive.

Altranga ĉina diplomato merkrede vokis ĉiujn partiojn kune klopodi por antaŭenigi la konstruadon de komunumo kun komuna estonteco de la homaro kaj akceli la starigon de justa, senpartia, malferma kaj inkluziva tutmonda sistemo pri regado de homaj rajtoj.

Yu Jianhua, estro de la ĉina misio al UN en Ĝenevo, faris la vokon en la 37a sesio de la Homrajta Konsilio de UN. Li emfazis, ke evoluigo estas la ŝlosilo por solvi ĉiujn problemojn rilatajn kun homaj rajtoj, kaj la internacia komunumo devas intensigi siajn klopodojn por plibonigi homajn rajtojn per pli bona evoluigo. Li rimarkigis, "Ni devos meti la rajton de disvolvado sur la unuan lokon, plene efektivigi la Tagordon 2030 de UN pri daŭripova disvolvado, elimini ekstreman malriĉecon kaj lasi neniun malantaŭen. Ni devas subteni malfermitan mondan ekonomian sistemon kaj plu faciligi komercan kaj investan fluadon, kaj tiel gvidi la ekonomian tutmondiĝon al pli malferma, inkluziva, ekvilibra kaj kungajna vojo."

Laŭ la ĉina diplomato, milito, konflikto kaj regiona malkvieto estas la radikaj kaŭzoj de amasa malobservo de homaj rajtoj, tial ĉiuj landoj devas intensigi klopodojn en politika mediaciado, antaŭmalhelpo de konfliktoj kaj restarigo de paco por eviti tumulton kaj ĉesigi kaoson, krei daŭran pacon kaj eviti la tragedion de malobservo de homaj rajtoj.

Malajzia ĉefministro Najib Razak lastatempe alte taksis konstruon de la Zono kaj Vojo. Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris merkrede en gazetara konferenco, ke Ĉinio volas klopodi kune kun landoj laŭ la Zono kaj Vojo, inkluzive de Malajzio por plu antaŭenigi kaj vastigi reciprokprofitan kunlaboron.

Estis raporto, ke lastatempe Najib alte taksis konstruon de la Zono kaj Vojo, opiniante, ke lia lando multe profitos de la iniciato. Li diris, ke la industriaj kaj komercaj rondoj de Ĉinio estas gravaj partneroj de Malajzio en konstruado de altenspeza kaj altteknika lando, kaj Malajzio bonvenigas investojn el Ĉinio. Li aldonis, ke kunlaboro kun Ĉinio estas kungajna.

Lu diris, ke la konstruo de la Zono kaj Vojo, kiu sekvas la principon de komuna diskuto kaj komuna divido kaj celas reciprokan profiton kaj komunan gajnon, akiris vastan subtenon kaj aktivan aliĝon de la internacia komunumo. Ĉinio kaj Malajzio, kiel amikaj najbaroj, delonge subtenas striktan kunlaboron en ekonomio kaj komerco. Malajzio estas unu el la landoj, kiuj plej frue pozitive respondis la iniciaton Zono kaj Vojo, kaj la duflanka kunlaboro en tiu ĉi kampo rikoltis riĉajn fruktojn.

Altranguloj de Unuiĝintaj Nacioj merkrede frustriĝis pri tio, ke Sirio ne povis efektivigi la rezolucion de la Sekureca Konsilio, kiu postulas militpaŭzon en Sirio.

Jeffrey Feltman, ĝenerala vicsekretario de UN pri Politikaj Aferoj, diris al la Sekureca Konsilio, "Estas neniu vorto por esprimi nian frustracion pri tio, ke la internacia komunumo ne povis fini ĉi tiun militon. Sed tiu frustracio estas nekomparebla kun la sufero kaj detruo senĉese alportitaj al la siria popolo. Hodiaŭ ni denove kunvenas ĉi tie, ĉar via unuanime adoptita Rezolucio 2401 ankoraŭ ne estis efektivigita."

Feltman diris, "La aeratakoj, kanonado kaj teraj ofensivoj daŭris en Sirio. Estas eĉ raportoj pri ankoraŭ alia klorgasa atako. Tio, kion ni bezonas, estas efektivigo de Rezolucio 2401, sed ne okazas."

Ĝenerala vicsekretario de UN pri humanitaraj aferoj Mark Lowcock, kiu raportis al la konsilio antaŭ Feltman, levis ĉi tiun demandon al la prezidanto de la Sekureca Konsilio: "Mi volas demandi al vi, kiam via rezolucio estos efektivigita?"

Proparolanto de la rusa Ministerio de Defendo diris merkrede, ke la plej malfacila humanitara situacio en Sirio estas en regionoj regataj de la koalicio gvidata de Usono kaj postulas urĝajn rimedojn por mildigo.

Proparolanto Igor Konashenkov diris, ke civiluloj en Sirio alfrontas la plej malfacilan humanitaran situacion en la regionoj Al-Tanf kaj Raqqa, kiuj estas sub la regado de la koalicio gvidata de Usono kaj armitaj opoziciaj grupoj.

Konashenkov rimarkigis, ke la situacio en la rifuĝeja tendaro Er-Rukban troviĝanta en regiono regata de la koalicio gvidata de Usono restas ekstreme malfacila. Preskaŭ 60 000 rifuĝintoj loĝantaj en la tendaro estas perforte detenataj de la milita grupo, kiu regas la tendaron.

Ukraina prezidento Petro Poroschenko merkrede substrekis solvadon de konflikto en orienta Ukrainio per politikaj rimedoj.

Poroschenko faris la rimarkojn en gazetara konferenco en Kievo, ke reakiro de la teritoria integreco de Ukrainio per diplomatiaj kaj politikaj rimedoj estas prioritato, kaj tio estas neanstataŭigebla nun. Li diris, ke Ukrainio observos plu la Minskan Interkonsenton kaj klopodos por venigi packonservajn trupojn de UN al la tuta konflikta regiono Donbaso.

La irana novaĵ-televido raportis, ke la Islama Revolucia Gvardio de Irano merkrede rivelis novan antitankan misilon, kiu povas esti instalita sur batalhelikopteroj.

La misilo kun 127-milimetra kalibro, nomata Azarakhsh, povas esti uzata por operacoj en malalt-latitudaj regionoj kaj kontraŭ teraj celoj. Ĝi pezas 70 kilogramojn kaj longas ĉirkaŭ 3 metrojn, kaj havas atingopovon de 10 kilometroj kaj maksimuman rapidon de 550 metroj por sekundo. Ĝi estas ekipita ankaŭ per termografikaj sondiloj.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin