Fokusoj de la Semajno (Mart. 02)

(GMT+08:00) 2018-03-01 17:11:01     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Lucia kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

La 19a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) publikigis komunikaĵon ĉe la fino de sia tritaga tria plena sesio, kiu finiĝis merkrede en Pekino.

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, faris gravan paroladon en la sesio prezidita de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ.

La kunvenon ĉeestis 202 membroj de la Centra Komitato kaj 171 kandidatoj por membroj de la Centra Komitato de la KPĈ. Ankaŭ sekretarioj de la Centra Disciplin-Kontrola Komisiono de la KPĈ kaj altrangaj oficialuloj de gravaj departementoj ĉeestis la kunvenon.

La plena sesio aŭdis kaj diskutis laborraporton, faritan de Xi komisie de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ. La sesio adoptis liston de proponitaj kandidatoj por ŝtataj gvidantoj, kiu estos rekomendita al la unua sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso. Ĝi adoptis ankaŭ liston de proponitaj kandidatoj por la gvidantoj de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, kiu estos rekomendita al la unua sesio de la 13a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco.

La komunikaĵo diris, ke la sesio decidis rekomendi la du listojn respektive al la prezidio de la unua sesio de la 13-a Nacia Popola Kongreso kaj la prezidio de la unua sesio de la 13a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco.

La jaraj sesioj de la Nacia Popola Kongreso kaj la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco malfermiĝos en la 5a de marto kaj la 3a de marto, respektive.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) dimanĉe kondamnis sankciojn deklaritajn de Usono kontraŭ la KDPR, asertante, ke la decido de Usono celas refoje estigi alfrontadon kaj militon en la Korea Duoninsulo.

La Korea Centra Novaĵ-Agentejo raportis, ke la proparolanto diris, ke nun la nordo kaj la sudo de la duoninsulo rekomencis dialogon, kaj pro la komuna klopodo de la du flankoj, sukcese okazis la Vintraj Olimpikoj en PyeongChang, sed Usono deklaris grandskalajn sankciojn kontraŭ la KDPR antaŭ la ferma ceremonio de la Vintraj Olimpikoj, kun la intenco refoje estigi alfrontadon kaj militon en la duoninsulo.

La proparolanto diris ankaŭ, ke la KDPR jam kelkfoje deklaris, ke la KDPR konsideros ian ajn blokadon kiel militan agon. La proparolanto aldonis, ke la KDPR punos Usonon en sia maniero, se ĝi ignoros sincerecon kaj klopodojn de la KDPR por plibonigo de interkoreaj rilatoj kaj konservado de paco kaj stabileco sur la duoninsulo.

La usona Ŝtata Depatemento marde diris, ke ĝi difinis sep dependajn grupojn kaj du gvidantojn de la Islama Ŝtato kiel Specialajn Tutmonde Difinitajn Teroristojn.

Ankaŭ tri el la sep grupoj, nome la Islama Ŝtato de Okcidenta Afriko, Islama Ŝtato de Filipinoj kaj Islama Ŝtato de Bangladeŝo, estis difinitaj kiel Alilandaj Terorismaj Organizoj. Usonanoj estas ĝenerale malpermesataj negoci kun ili, kaj iliaj posedaĵoj kaj proprietaj interesoj sub la usona jurisdikcio estas frostigitaj.

Krome, estas krimo, ke oni intence liveru, aŭ provu aŭ konspiru liveri, materialajn subtenojn aŭ rimedojn al ĉi tiuj organizoj.

La aliaj kvar grupoj, difinitaj kiel Alilandaj Terorismaj Organizoj, estas Islama Ŝtato de Somalio, Jund al-Khilafah de Tunizio, Islama Ŝtato de Egiptio, kaj la Maute-grupo, kaj la individuoj estas Mahad Moalim kaj Abu Musab al-Barnawi.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin