instruis instruistoj nin mensogi.
ili sukcesis. ankaŭ ni.
pere de mensogoj ili kaj ni
atingis paradizon antaŭ morto.
tie kotono kreskas el nubo.
ne. efektive nubo estas ja kotono.
surhavante nubon, povas
ni nudaj rezisti al neĝo,
kiel ŝafoj kaj anseroj.
la instruistoj mortis pro malvarmo.
ne. ili revivas sur ĉielo,
kie nuboj svarmas kiel montoj.
por organizi funebran
ceremonion por la mortintaj,
ni vaporigas maron per kandeloj -
por akiri sufiĉe da nuboj.