Ĉefa tono de ĉina ekonomio estas "serĉi progreson dum konservo de stabileco"

(GMT+08:00) 2018-03-03 16:16:45     Redaktoro:Selena

La 1a sesio de la 13a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco vendrede okazigis gazetaran konferencon en Pekino. Proparolanto Wang Guoqing diris responde al demando pri la ĉina ekonomia situacio, ke ĉijare la ĉefa tono de la ĉina ekonomia disvolvo estas "serĉi progreson dum konservo de stabileco".

Li akcentis, ke la ĉina ekonomio atingis bonan rezulton en la pasinta jaro kaj kalkuliĝis al 82 duilionoj da juanoj, preskaŭ egale al la totala sumo de la malneta enlanda produkto de ses landoj, inkluzive de Britio, Hindio, Francio, Italio, Brazilo kaj Kanado. Cetere li aldonis, ke la ĉina ekonomio konservis la kreskon je 6,9%, kaj tio estas laŭdinda meze de mondaj ĉefaj ekonomioj.

Li diris, ke bonkvalita disvolvado kaj disvolva transformiĝo estas necesaj por plibonigi la ekonomion en la nuna epoko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin