Ekis 1a sesio de 13a Nacia Komitato de ĈPPKK

(GMT+08:00) 2018-03-03 16:44:56     Redaktoro:Yu

La unua sesio de la 13a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK) malfermiĝis je la 3a horo sabate posttagmeze en la Granda Popola Halo en Pekino. Xi Jinping kaj aliaj gvidantoj de la partio kaj ŝtato ĉeestas la malferman ceremonion.

Komisie de la 12a Nacia Komitato de la ĈPPKK, Yu Zhengsheng faris raporton al la malferma kunveno. Li resumis la atingojn akiritajn de la Nacia Komitato en la pasintaj kvin jaroj kaj faris proponojn pri la laboro en la venontaj kvin jaroj. Li diris, ke en la nova oficiperiodo, la Nacia Komitato devas lerni kaj efektivigi la Penson de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por Nova Epoko, fokusiĝi pri konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj kaj konstruado de granda moderna socialisma lando, efektivigi konsultiĝan demokration en la tuta procezo de politika konsultado, demokratia kontrolo kaj partopreno en administro kaj diskuto de ŝtataj aferoj, amasigi pozitivan energion por la granda rejuniĝo de la ĉina nacio, plifortigi konscion de la komitatanoj pri respondeco kaj amplekse plialtigi ilian kapablon en plenumado de devoj.

La 13a Nacia Komitato de la ĈPPKK konsistas el 2 158 membroj. Ili aĝas averaĝe 55,9 jarojn kaj plejparte estas edukitaj en universitatoj. Pli ol duono de ili estas unuafoje elektitaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin