Novaĵoj (Marto 05)

(GMT+08:00) 2018-03-05 16:53:23     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 5a de marto, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Malfermiĝis la 1a sesio de la 13a Nacia Popla Kongreso; Prezidanto Xi diris, ke la ĉina politikpartia sistemo estas granda kontribuo al politika civilizacio de la homaro. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

La 13a Nacia Popola Kongreso (NPK), la nacia leĝdona instanco de Ĉinio, komencis sian unuan sesion lunde matene en la Granda Popola Halo en Pekino. Xi Jinping kaj aliaj gvidantoj de la partio kaj ŝtato ĉeestas la malferman kunvenon.

Ĉefministro Li Keqiang faris la raporton pri la registara laboro al la malferma kunveno. Vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario de la Konstanta Komitato de la 12a Nacia Popola Kongreso, Wang Chen faros al la kunveno la raporton pri amendo al la konstitucio.

Laŭ la tagordo de la sesio, krom la raporto pri la registara laboro, la raporto pri la laboro de la Konstanta Komitato de la NPK kaj laborraportoj de la Plej Supera Popola Juĝejo kaj la Plej Supera Popola Prokurorejo, la deputitoj por la Nacia Popola Kongreso ekzamenos ankaŭ la projekton de la amendo al la konstitucio, la projekton de la leĝo pri kontrolo kaj planon pri reformo de institucioj de la Ŝtata Konsilio kaj elektos kaj decidos membrojn de ŝtataj organoj.

En la raporto pri la registara laboro, ĉefministro Li Keqiang diris, ke Ĉinio malfermos siajn pordojn pli larĝe al fremdlandaj investantoj ĉi-jare per kompleta malfermo de sia ĝenerala fabrikado kaj vastigos aliron al multaj aliaj sektoroj.

Li diris, ke fremdlandaj investantoj havos pli larĝan aliron al sektoroj, kiel ekzemple telekomunikado, medicinaj servoj, edukado, prizorgo de maljunuloj kaj novenergiaj veturiloj. Li akcentis, ke Ĉinio ellaboros samajn enmerkatigajn normojn por ĉinaj kaj fremdlandaj bankoj.

La ĉefministro diris, ke Ĉinio plu reduktos la malriĉan kamparan loĝantaron je pli ol 10 milionoj da homoj, inkluzive de 2,8 milionoj da homoj, kiuj devas esti translokitaj el neloĝeblaj regionoj. Ĉinio klopodos plu por subteni regionojn influitajn de ekstrema malriĉeco, kaj la malriĉec-reduktaj fondusoj kaj rilataj pagoj por transloĝigo, nove aldonitaj en la centran buĝeton, estos asignitaj ĉefe al ĉi tiuj regionoj.

Laŭ la raporto de la registara laboro, Ĉinio starigis sian celon de ekonomia kresko je ĉirkaŭ 6,5% por 2018, senŝanĝe kun tio por 2017. Konsidere pri la ekonomia fundamento de Ĉinio kaj ĝia kapablo por kreado de laborpostenoj, la kresko de la malneta enlanda produkto je ĉirkaŭ 6,5% ebligos al Ĉinio realigi relative plenan dungiĝon.

La raporto montris, ke Ĉinio celas teni inflacion sur la nivelo de ĉirkaŭ 3% kaj krei pli ol 11 milionojn da novaj urbaj laborpostenoj. La esplorita urba senlaboreco estas projektita ene de 5,5%, kaj la registrita urba senlaboreco projektita ene de 4,5%.

La ĉefministro diris ankaŭ, ke Ĉinio aktive partoprenos en reformo kaj plibonigo de la tutmonda regado, sin dediĉos al konstruo de malferma ekonomio, profundigos amikecon kaj komunan disvolvadon kun najbaraj landoj kaj fortigos la unuecon kun evoluantaj landoj.

Prezidanto Xi Jinping diris, ke la sistemo de multpartia kunlaboro kaj politika konsultado sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) estas granda kontribuo al politika civilizacio de la homaro.

Tio estas nova tipo de politikpartia sistemo kreskanta el la grundo de Ĉinio, diris Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, kiam li ĉeestis komunan diskuton kun membroj de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK) el du ne-komunistaj partioj, tiuj sen partia aparteno kaj tiuj de la sektoro de revenintaj eksterlandaj ĉinoj, en la unua sesio de la 13a Nacia Komitato de la ĈPPKK.

Xi diris, ke la sistemo estas nova, ĉar ĝi kombinas marksismajn politikpartiajn teoriojn kun la realo de Ĉinio kaj vere, vaste kaj longtempe reprezentas fundamentajn interesojn de ĉiuj homoj kaj ĉiuj etnaj grupoj kaj plenumas ilian aspiron, evitante la difektojn de la eksmoda partia sistemo, kiu reprezentas nur elektitan malmulton aŭ akiritajn interesojn.

Sudanaj fakuloj diris, ke la rimarkinda sukceso de la principo "unu lando, du sistemoj" de Ĉinio starigis bonan ekzemplon por aliaj landoj en solvado de problemoj.

Hassan al-Saouri, profesoro pri politika scienco el la universitato Al Neelain kaj prezidanto de la Sudana Societo pri Politika Scienco, diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke de post la apliko de la principo en Honkongo kaj Makao, la sperto helpis krei politikan kaj ekonomian stabilecon en la du regionoj. Li diris, ke Honkongo atingis grandan sukceson en konservado de sia ekonomia pozicio danke al la principo. Tia fleksebla memregado kontribuis al konservado de stabilaj rilatoj inter la ĉina centra registaro kaj la honkonga registaro.

Balla Ali Omer, sudana gazetara verkisto kaj fakulo pri Ĉinio, konsentis, dirante, ke la praktika efektivigo de la principo "unu lando, du sistemoj" kontribuis al la ekonomia kaj disvolva revigligo en Honkongo kaj plialtigis la politikan stabilecon de la speciala administracia regiono.

La Revolucia Komitato de la Palestina Nacia Liberiga Movado (Fatah) dimanĉe alvokis, ke arabaj landoj prenu rimedojn kontraŭ la usona anonco pri agnosko de Jerusalemo kiel la ĉefurbo de Israelo.

La Revolucia Komitato publikigis komunikaĵon post kunveno en la Ramalah, dirante, ke la usona sinteno ne havas ajnan leĝecon, kaj Palestino ĉiam opinias, ke Orient-Jerusalemo estas la konstanta ĉefurbo de Palestino, kaj Palestino ne akceptas la agon, kiu intencas ŝanĝi la takton agnoskitan de Palestino kaj la araba kaj islama komunumoj.

La komunikaĵo alvokis ankaŭ, ke la internacia komunumo okazigu internacian konferencon pri la palestina demando por fini la okupadon de Israelo sur la palestina teritorio kaj rekomenci la pacan procezon inter Palestino kaj Israelo, kiu nun estas en stagno.

Lokaj amaskomunikiloj raportis lunde, ke aviadilo portanta specialajn senditojn de la prezidento de Sud-Koreio Moon Jae-en ekiris al Pjongjango por okazigi intertraktadon kun altrangaj oficialuloj de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR).

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin