En Ĉinio troviĝas plej granda amaso kun mezgrada enspezo

(GMT+08:00) 2018-03-05 17:29:27     Redaktoro:Pluveta

En la registara labor-raporto, ĉefministro Li Keqiang diris, ke en la pasintaj 5 jaroj, reduktiĝis la nombro de malriĉuloj je 68 milionoj; 8,3 milionoj da malriĉuloj translokiĝis por elimini malriĉecon. La kvanto de malriĉuloj reduktiĝis de 10,2% ĝis 3,1%. La averaĝa enspezo de civitanoj kreskis je 7,4%. La nombro de turistoj al fremdaj landoj pliiĝis de 83 milionoj ĝis 130 milionoj. La socia asekuro kovris pli ol 900 milinojn da homoj, kaj la baza medicina asekuro kovris 1 355 milionojn da homoj. La averaĝa vivdaŭro atingis 76,7 jarojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin