Vilaĝa Nokto
Verkis Bai Juyi (772 – 846)
Elĉinigis Minosun
Vaste kreskas prujnaj herboj,
Noktinsektoj ĉirpas morne.
Sude, norde de l' vilaĝo
Hombruoj silentas dorme.
Mi eliras sola stari
Por rigardi antaŭ heĝo:
En lunlumo fagopiraj
Floroj brilas kiel neĝo.