La pavilono Tianyi

(GMT+08:00) 2018-03-06 10:36:15     Redaktoro:Selena

La pavilono Tianyi en la ĉina urbo Ningbo ĝuas grandan famecon. Homoj, precipe kleruloj kaj literaturistoj, certe kaptas okazon por persone rigardi ĝian belon. La pavilono, kiu estis konstruita en la meza periodo de Ming-dinastio, havas pli ol 400-jaran historion. Ĝi estas plej frua privata librejo en Ĉinio, kaj ankaŭ estas plej antikva librejo en Azio kaj unu el la plej fruaj familiaj librejoj en la mondo. En la pavilono troviĝas malnovaj konstruaĵoj kaj kvieta ĝardeno, ĉie regas silento kaj trankvilo. Estas tre ravate.

La pavilono estis normala privata librejo en la komenco kaj, nun post longedaŭra disvolviĝo, jam fariĝas sinteza muzeo, kiu havas enhavojn de socio, historio kaj arto. Ĝi konservas dense lokan karakteron kaj estas "perlo" de la urbo Ningbo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin