Marŝas la projekto de Sanya por ekologia restarigo kaj urba riparado

(GMT+08:00) 2018-03-07 18:08:09     Redaktoro:祃璟琳

En la urbo Sanya, Hainan-provinco de suda Ĉinio, 9 nove konstruitaj ekologiaj parkoj estas ligitaj kun bulvardoj kaj la akva sistemo kiel smeralda koliero sur la Sanya-Rivero. La pasejo longa je 105 kilometroj liveras amuzan spacon al preskaŭ 80 mil loĝantoj ĉirkaŭe. Kiel la unika tropika turisma ĉemara urbo, Sanya disvolviĝis de malgranda fiŝista vilaĝo al konata turisma urbo, sed iam spertis "senbridan kreskon", kontraŭleĝaj konstruaĵoj, serioza akvo-polucio kaj detruita marborda linio kaj aliaj "urbaj malsanoj" estis multe kritikitaj de la popolo kaj samtempe vekis atenton de la registaro. Antaŭ tri jaroj, la projekto titolita "ekologia restarigo kaj urba riparado" enlistigis Sanya kiel unu el la unuaj provpunktoj kaj sekve evoluis serio da inĝenieriaĵoj por plibeligi la urbon.

Gao Zhonggui, vicestro de la Buroo pri Planado de Sanya

Vicestro de la Buroo pri Planado de Sanya, respondeculo de la oficejo pri la projekto "ekologia restarigo kaj urba riparado" Gao Zhonggui konigis, ke la projekto celas kuraci "malsanojn de la urbo" kaj fokusiĝas en verdigo kaj reguligado de senordaj konstruaĵoj.

"La projekto celas ekologian restarigon kaj urban riparadon. Ĉiuj urboj havas malsamajn problemojn, sed al Sanya la ĉefa tasko estas restarigo de montoj, riverbordoj kaj marborda linio. La riparado de urbo inkluzivas reguligadon de nokta lamplumo, kontraŭleĝaj konstruaĵoj, urba konturo ktp."

Post junio de 2015, dank' al la menciita projekto, la ekologia aspekto de Sanya paŝo-post-paŝe pliboniĝis, unu el la plej videblaj atingoj estas restarigo de la manglarbaro, kiu malpliiĝis en la lastaj jaroj. La manglarbo estas unu el karakterizaj plantoj de la provinco Hainan kaj ankaŭ simbolo de la urbo Sanya. La urbo havas tri naturajn protektatajn parkojn de manglarboj kun la totala areo de pli ol 10 000 muoj. Rapida evoluo de la urbo kaŭzis rektan ellason de poluciita akvo kaj pezan surakvan trafikon, kiuj rekte influis la areon kaj kvaliton de manglarboj. Unu el ĉefaj taskoj de la projekto 'ekologia restarigo kaj urba riparado' estas transformi la ekologian staton de ĉirkaŭaj montoj, riveroj, lagoj kaj maro kaj restarigi la ekologian sistemon de "monto ligas maron kaj verda koridoro transiras la urbon". Wang Miao, ĝenerala direktoro de la Ĝenerala Instituto de Plano kaj Dezajno pri Publikaj Inĝenieriaĵoj de Ŝanhajo konigis; "La montoj, maro kaj riveroj estas ĉefaj portiloj de la urba perspektivo. Do ekologia restarigo kaj urba riparado fokusiĝas en rekontruado de du ĉefaj riveroj de la urbo. Ni ĉefe faris jenajn laborojn: unue reguligi poluciitan akvon ĉe bordoj de la du riveroj, inkluzive de reguligado kaj transformado de la akvo-sistemo de vilaĝoj kaj loĝkvartaloj ĉe la du bordoj de la du riveroj; due, restarigi la verdan zonon de manglarboj; trie, konstrui ekologian bulvardon longan je 105 kilometroj laŭ longeco de la riveroj; kvare, konstrui 9 ekologiajn publikajn parkojn."

Ekologia restarigo plibonigis la vivspacon de urbanoj, akcelis evoluon de la urbo kaj akcentis apartenecon de lokanoj. Estro de la oficejo pri urĝaj aferoj de la Buroo pri Loĝado kaj Konstruado de Sanya s-ro Ji Jiaji diris, ke la aparteneco de lokanoj estas unu el la gravaj ideoj de la projekto. "Nun ni akcelas reverdigi la urbon kaj utiligi la dezertitan kampon. Ni atentas karakterizon de lokaj tropikaj plantoj, inkluzive de la manglarbo. Samtempe ni alte atentas lokigon de la konstruado kaj apartenecon de la urbanoj. Ni esperas, ke lokanoj povas memori la guston de hejmloko, vidante la montojn kaj akvon."

La urba riparado fokusiĝas en elstaraj problemoj de la urbo, kiel unu el ĉefaj respondeculoj de la projekto, la Buroo pri Loĝado kaj Konstruado de Sanya kunlaboras kun la Ĉina Akademio pri Urba Planado kaj Dezajno por konstrui kvar ekologiajn parkojn. La parko Fengqinglong, troviĝanta ĉe interkruciĝa punkto de la du ĉefaj riveroj de Sanya estas unu el la plej reprezentataj projektoj. Wang Miao, ĝenerala direktoro de la Ĝenerala Instituto de Plano kaj Dezajno pri Publikaj Inĝenieriaĵoj de Ŝanhajo konigis: "La Parko Fengqinglong troviĝas en la intersekco de la orienta Sanya-Rivero kaj la okcidenta, kie ĝuste estas grava regiono de la ekologia stato de la du riveroj. Ni, surbaze de la bezono de ĉirkaŭaj loĝantoj, konstruas "la grandan spongon" kaj la malgrandan, kiuj respektive servas por rezervi, kolekti kaj trakti pluvakvon. La "granda spongo" povas reguligi 12 000 kubojn da akvo por fundamente preventi la akvostagnan inundon de ĉirkaŭaj loĝkvartaloj."

Laŭ konigo, la urbo Sanya investis sume unu miliardon da juanoj por konstrui la aeran koridoron ligantan la du riverojn kaj 9 ekologiajn parkojn. Cetere oni plivastigos la ekologian rekonstruadon al la monto, rivero, arbaro, kampo kaj lago. Rilate al la urba riparado, oni plie atentos altigon de funkcioj de la urbo kaj plibonigon de la popolana vivo, kio ankaŭ estas fundamenta strebo de la projekto "ekologia rekonstruado kaj urba riparado". Vicestro de la Buroo pri Planado de Sanya Gao Zhonggui diris: "La projekto ellaboriĝis ĉefe pro tio, ke la urbanoj havas akirosenton. Ni metas funkcion en la unuan lokon kaj aspekton, la duan, por kompletigi la funkciadon de la urbo."

Glata irado de la projektoj multe rilatas al sciencaj dezajnado kaj planado. Fakte en 2015 Sanya jam redaktis projektaron pri rekonstruado kaj ofte renovigis ĝin sekve de evoluo de tiuj projektoj. Ĝis la pasinta jaro, la Buroo pri Planado jam renovigis ĝin al 51 projektoj, kiuj estos plenumataj antaŭ 2020. La "sangbanko" de urba planado senĉese donas novan enhavon al la urba konstruado kaj media plibonigo de Sanya. Gvidate de la renovigata projekto "ekologia rekonstruado kaj urba riparado", Sanya pli rapide marŝas al internacia tropika ekologia urbo kun pli bona ekologia situacio, pli bela medio, pli perfekta funkcio kaj pli facila vivkondiĉo. Gao Zhonggui, vicestro de la Buroo pri Planado de Sanya diris: "La projekto estas longdaŭra inĝenieriaĵo. Nia celo estas krei mondnivelan ĉemaran turisman urbon. Ni plue marŝos sur la vojo antaŭ realigo de la celo."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin