Kokaĵo kun papriko kaj terpomo

(GMT+08:00) 2018-03-09 16:35:17     Redaktoro:Shanshan

Mia hejmloko estas Jining, sudokcidenta urbo de Shandong-provinco. Preskaŭ ĉiuj familioj de mia hejmloko scipovas kuiri la pladon Kokaĵo kun Papriko kaj Terpomo. Jen mi prezentas al vi la kuir-metodo de la plado.

【Materialoj】:koka gambo 500g,

terpomo 1

sekaj kaj freŝaj paprikoj sume 60g

askalono, zingibro, ajlo kelkaj

zantoksilo 10g

stelanizo 10g

salo 3g

densa saŭco el fermentintaj sojfaboj 40g

sojo, vinagro, kuirvino 10ml

varma akvo 100ml

1. Pecigu kokaĵon.

2. Pecigu terpomon, paprikojn, askalonon, zingibron kaj ajlon.

3. Enmetu zantoksilojn kaj stelanizon kiam la kuiroleo varmiĝas. Eligu ilin post nigriĝo.

4. Enmetu la kokaĵon kaj forte kirlu.

5. Aldonu pecetojn de askalono, zingibro, sekaj paprikoj kiam la kokaĵo blankiĝas. Enverŝu kuirvinon kaj vinagron, kaj forte kirlu ilin du minutojn.

6. Mildigu la fajron kaj aldonu la densan saŭcon el fermentintaj sojfaboj. Senĉese kirlu kiam la saŭco ĉiu-flanke kovras la kokaĵon.

7. Enmetu pecetojn de la terpomo, kuiru ilin per forta fajro. Aldonu pecetojn de freŝaj paprikoj, kiam la terpomo flaviĝas.

8. Aldonu 100 ml da varma akvo en poton kaj brezu la kuirataĵon 3 minutojn.

9. Enmetu ajlajn pecetojn kaj kirlu kelkajn fojojn. La plado estas preta.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin