Novaĵoj (Marto 09)

(GMT+08:00) 2018-03-09 17:35:38     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 9a de marto, vendrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina prezidanto akcentas kamparan vigligon kaj altkvalitan disvolvadon;Donald Trump planas renkontiĝon kun Kim Jong Un.Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde diris, ke efektivigo de la strategio pri kampara vigligo estas la ĉefa tagordo de la registara laboro pri agrikulturo, la kamparo kaj kamparanoj.

Xi diris tion, kiam li aliĝis al la grupa diskuto kun la deputitoj el la provinco Shandong por la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK). Li diris, ke lokaj aŭtoritatoj devas havi profundan komprenon pri la graveco kaj neceseco de la strategio kaj serioze efektivigi ĝin.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, asertis, ke la kvalito de modere prospera socio kaj socialisma modernigo estas decidita de agrikultura konkurencivo, kampara medio kaj kamparaj enspezoj. Li urĝis lokajn aŭtoritatojn revigligi kamparajn industriojn, pliigi enspezojn de kamparanoj, mildigi malriĉecon kaj riĉigi la kamparan vivon.

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde sendis kondolencan mesaĝon al ĝenerala gubernatoro de Papu-Nov-Gvineo, Bob Dadae pro la fortaj tertremoj, kiuj trafis lian landon.

En sia mesaĝo, Xi diris, ke li eksciis, ke tertremoj trafis la centrajn regionojn de Papu-Nov-Gvineo, kaŭzante gravajn perdojn de vivoj kaj posedaĵoj. En la nomo de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo kaj en sia propra nomo, Xi esprimis siajn kondolencojn pro la viktimoj kaj vunditoj kaj simpation al iliaj parencoj.

Xi diris, ke la ĉina popolo dividas la doloron de la popolo en Papu-Nov-Gvineo, kaj Ĉinio volas liveri subtenon kaj helpon al sia kapablo. Xi aldonis, ke li kredas, ke sub la gvidado de la registaro de Papu-Nov-Gvineo, ĝia popolo certe venkos la malfacilon kaj rekonstruos sian landon kiel eble plej baldaŭ.

Ĵaŭde, okaze de la Internacia Tago de Virinoj, ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres faris paroladon. Li avertis, ke seksa malegaleco kaj diskriminacio kontraŭ virinoj malutilas al ĉiuj homoj, kaj emfazis, ke doni rajtojn al virinoj estas la kerno de la Tagordo de 2030 pri Daŭripova Disvolvado.

Guterres rimarkigis, ke la demando de seksegaleco estas demando de homaj rajtoj, kaj realigi seksegalecon kaj rajtigon al virinoj kaj infaninoj estas la ankoraŭ ne-finita afero de la homaro kaj ankaŭ la plej granda defio alfrontata de la homaro en homaj rajtoj.

Usona prezidento Donald Trump ĵaŭde diris per socia komunikilo, ke li planas renkontiĝon kun Kim Jong Un, la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR).

Trump diris, ke estis grava progreso en traktado de la demando de la Korea Duoninsulo, tamen Usono daŭrigos sankciojn kontraŭ la KDPR ĝis konkludo de interkonsento.

Sarah Sanders, proparolanto de la Blanka Domo, diris en deklaro, ke Trump jam konsentis pri renkontiĝo kun Kim, tamen la dato kaj loko de la renkontiĝo ankoraŭ ne estis deciditaj. Sanders diris, ke ĉiuj sankcioj kaj la strategio de ekstrema premado kontraŭ la lando devas esti daŭrigitaj.

Usona prezidento Donald Trump ĵaŭde formale subskribis proklamojn por altrudi altajn tarifojn al importitaj ŝtalaj kaj aluminiaj produktoj meze de pliiĝantaj malkonsentoj el komercaj grupoj kaj partneroj de la mondo. Trump diris en okazaĵo en la Blanka Domo, ke Usono altrudos 25-procentan tarifon al importitaj ŝtalaj produktoj kaj 10-procentan tarifon al aluminiaj produktoj. LI rimarkigis, ke forta ŝtala kaj aluminia industrio estas tre grava por ilia nacia sekureco.

La Sekureca Konsilio de la UN ĵaŭde adoptis rezolucion por longigi la oficperiodon de la Helpa Misio de UN en Afganio por plia jaro ĝis la 17a de marto 2019.

Laŭ Rezolucio 2405, la renovigita oficperiodo estas por helpi al la afgana registaro akiri plenan gvidadon kaj posedantecon en la kampoj de sekureco, regado kaj disvolvado. Ĝiaj prioritatoj inkluzivas subteni la pacan procezon kaj elektojn de la lando, kunordigi internaciajn helpojn, apogi regionan kunlaboron kaj antaŭenigi homajn rajtojn. La rezolucio ankaŭ urĝis Afganion preni rimedojn certigi la rajtojn de virinoj por protekti virinojn kaj infanojn kontraŭ perforto kaj mistraktado.

La germana registaro konsentis longigi eksterlandan garnizonon de germanaj trupoj por ses internaciaj misioj merkrede.

La decido, kiu devas esti aprobita de la germana parlamento, influas militajn operacojn en Malio, Afganio kaj kontraŭ la tiel nomata Islama Ŝtato en Irako kaj Sirio kun kombinita grupo de ĉirkaŭ 2 600 soldatoj.

Sub la planoj anoncitaj merkrede, la nombro de germanaj trupoj en Afganio kreskos denove de 980 ĝis 1 300.

Pakistanaj sekurecaj oficialuloj konfirmis, ke usona senpilota aviadilo ĵetis misilon al tendaro de pakistanaj ekstremistoj en la landlima regiono de Afganio kaj mortigis 21 el ili.

Sekretservaj oficialuloj diris ĵaŭde, ke usona senpilota aviadilo pafis du misilojn al membroj de la Pakistana Talibano en la regiono Shaltan de la afgana provinco Kunar merkrede.

Abdullah, filo de la ĉefo de la Pakistana Talibano Maulvi Fazalullah, estis inter la mortintoj, laŭ listo liverita de la sekurecaj oficialuloj al amaskomunikiloj. Ankaŭ altranga komandanto de la Pakistana Talibano Yasin estis inter la mortintoj. Li estis la instruisto de la suicidaj atakantoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin