Novaĵoj (Marto 12)

(GMT+08:00) 2018-03-12 17:20:47     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 12a de marto, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Konstitucia amendo estis adoptita en la 1a sesio de la 13 NPK; Nacia leĝdona instanco nomas partian gvidadon sia plej granda forto. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

La nacia leĝdona instanco de Ĉinio dimanĉe adoptis la amendon al la konstitucio, inkluzive de revizio koncerna al la oficperiodo de ĉina prezidanto.

Shen Chunyao, estro de la Komisiono pri Leĝaj Aferoj de la Nacia Popola Kongreso (NPK), diris, ke la revizio helpas subteni la aŭtoritaton kaj centralizitan kaj unuigitan gvidadon de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kun Xi Jinping kiel ĉe la kerno.

Shen diris, ke tio estas ŝlosila rimedo por plibonigi la sistemon de ŝtata gvidado. Li aldonis, ke spertoj en la pasintaj 20 jaroj montris, ke la gvida sistemo "tri en unu" estis sukcesa, efika kaj ŝlosila por Ĉinio. La "tri" aludas la oficojn de ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, prezidanto de la Centra Milita Komisiono kaj ŝtata prezidanto. Shen diris ankaŭ, ke la revizio havas vastan kaj firman politikan, leĝan kaj socian bazojn. Leĝdonantoj dufoje aplaŭdis, kiam ĝi estis prezentita en la unua sesio de la 13a NPK por ekzamenado.

Ĉefaj amaskomunikiloj de la mondo raportis pri adopto de la amendo. Personoj el diversaj rondoj de fremdaj landoj donis pozitivan taksadon al la amendo, dirante, ke la amendo estas ĝusttempa, konformas al disvolvado en la nova epoko kaj havas gravan realan signifon kaj profundan historian gravecon.

Rusa fakulo pri Ĉinio Alexei Maslov diris, ke al la konstitucio estas aldonitaj enhavoj pri subteno kaj plifortigo de la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio, kio helpas plifortigi la konscion pri gvidado de la partio, firmigi la unuecon, starigi konsentojn kaj formi rezultanton por realigo de la ĉina revo de nacia rejuniĝo.

Retejoj de multaj honkongaj amaskomunikiloj dimanĉe raportis pri amendo al la Konstitucio de la Ĉina Popola Respubliko, kiu estis adoptita en la 1a sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK) per la subteno de grandega plimulto.

La retejo de la Honkonga Komerca Ĵurnalo raportis, ke Huang Yushan, vicestro kaj proparolanto de la delegacio de la Honkonga Speciala Administracia Regiono por la NPK, diris, ke 36 honkongaj deputitoj por la NPK partoprenis en la voĉdono pri amendo al la konstitucio. Li aldonis, ke ĉiuj membroj de la honkonga delegacio esprimis sian subtenon al la amendo en grupa diskuto.

La nacia leĝdona instanco de Ĉinio substrekis la gvidadon de la partio, kiam ĝi resumis sian laboron dum la pasintaj kvin jaroj dimanĉe.

Zhang Dejiang, prezidanto de la Konstanta Komitato de la 12a Nacia Popola Kongreso (NPK), diris, kiam li faris la laborraporton de la komitato en la unua sesio de la 13a NPK, ke la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) estas la esenca elemento kaj la plej granda forto de la sistemo de popolaj kongresoj.

Ĉinaj gvidantoj Xi Jinping, Li Keqiang, Li Zhanshu, Wang Yang, Wang Huning, Zhao Leji kaj Han Zheng ĉeestis la plenan kunvenon.

Zhang diris, "Ni devas subteni la centralizitan kaj unuigitan gvidadon de la Centra Komitato de la KPĈ kun kamarado Xi Jinping ĉe la kerno." Li diris, ke la nacia leĝdona instanco devas strikte bazi la planadon kaj antaŭenigon de sia laboro sur la ĝenerala laboro de la partio kaj la lando, kaj senhezite sekvi la bezonojn de la partio kaj la popolo. Li emfazis, ke la nacia leĝdona instanco devas plene efektivigi la Penson de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por Nova Epoko.

Dum la periodo, la nacia leĝdona instanco promulgis 25 leĝojn, reviziis 127 leĝojn, aprobis 46 decidojn pri leĝaj demandoj kaj aliaj gravaj aferoj, kaj publikigis naŭ leĝajn interpretojn. Zhang ankaŭ substrekis la rolon de la popolaj kongresoj en realigo de la principo "regado de la lando fare de la popolo" kaj antaŭenigo de laŭleĝa regado.

Vicprezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco Ma Peihua, speciala sendito de ĉina prezidanto Xi Jinping, ĉeestis ceremonion de transdono de ĉilia prezidenteco dimanĉe en la urbo Valparaiso, en kiu estas la sidejo de la Nacia Kongreso de la lando. Sabate en la ĉefurbo Santiago, Ma renkontiĝis aparte kun la nova prezidento Sebastian Pinera kaj la eksa prezidento Michelle Bachelet.

En la renkontiĝo kun Bachelet, Ma transdiris sinceran saluton de Xi kaj pozitive taksis ŝian kontribuon al disvolvado de rilatoj inter la du landoj.

Cecilia Malmstrom, komerca komisionano de la Eŭropa Unio, diris sabate, ke la EU traktos plu kun Usono pri altrudo de altaj tarifoj al ŝtalaj kaj aluminiaj produktoj importitaj el Eŭropo.

Malmstrom tiutage renkontiĝis kun usona reprezentanto pri komerco Robert Lighthizer, kaj poste li diris en socia komunikilo, ke li ankoraŭ ne scias detalajn procedurojn por akiro de imuneco, kaj li traktos plu kun la usona flanko en la venonta semajno.

Trump diris lastatempe, ke Usono altrudos 25-procentan tarifon al importitaj ŝtalaj produktoj kaj 10-procentan tarifon al aluminiaj produktoj.

Palestinanoj dimanĉe forte kritikis la anoncon de la Blanka Domo pri okazigo de konferenco de donacantoj pri la humanitara krizo en Gazao en la venonta mardo, dirante, ke tio devas esti traktita kiel politika afero.

Membro de la Palestina Liberiga Organizo Ahmad Majdlani diris, ke la unua graveco de la demando de Gazao estas politika, sed ne humanitara aŭ helpa, kaj Vaŝingtono bone scias, ke la kialoj malantaŭ la marborda enklavo estas ligitaj al la israela blokado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin