Internacia komunumo devas subteni Filipinojn flanke de homaj rajtoj

(GMT+08:00) 2018-03-12 19:20:34     Redaktoro:Xiong

La 12an de marto Lu Kang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris en Pekino, ke ĉiuj koncernaj flankoj de la internacia komunumo, inkluzive de la Oficejo de la Alta Komisaro de UN pri Homaj Rajtoj, devas serioze alvizaĝi la volon de la filipina popolo, juste kaj objektive taksi la fruktojn akiritajn de Filipinoj en malpermeso de narkotaĵoj kaj en batalo kontraŭ terorismo, kaj subteni al Filipinoj la klopodadon disvolvi la aferon de homaj rajtoj laŭ la landa stato.

Laŭ la raporto de brita amaskomunikilo, la filipina justico en la lasta monato ellaboris la nomliston de ribeluloj, kiuj subsofis la registaron per "uzado de teroraj agoj", kaj la nomlisto inkluzivas unu specialan raportiston de UN pri homaj rajtoj. Pro tio Zeid Ra'ad Al Hussein, la alta komisaro de UN pri homaj rajtoj kondamnis la filipinan prezidenton Rodrigo Duterte, dirante, ke li bezonas akcepti "psikanalizon". En la regula gazetara konferenco de la 12a de marto, kiam Lu Kang faris respondon al la demando, li diris, ke de post la oficiĝo de Duterte la registaro aktive batis krimon rilate al komerco de narkotaĵoj kaj terorismon, disvolvis ekonomion, rebonigis la vivtenon de la popolo, kaj ĉio ĉi tio efike akcelis la aferon de homaj rajtoj en sekureco kaj evoluo de la filipina popolo, kaj en Filipinoj Duterte estas alte rekonata kaj subtenata.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin