Unu nepala pasaĝeraviadilo dedromiĝis ĉe sia surteriĝo

(GMT+08:00) 2018-03-12 20:13:55     Redaktoro:Xiong

Posttagmeze de la 12a de marto unu pasaĝeraviadilo kunportanta 71 homojn impetis per subita turniĝo ekster dromon, ekbrulante, ĉe sia surteriĝo en Katmanduo, la akcidento metis almenaŭ 17 homojn en vundiĝon kaj ĉiujn aliajn eble en morton.

Proparolanto de la internacia flughaveno Tribhuvan informis, ke la aviadilo, kiu kraŝis, kunportis sume 71 homojn, inter kiuj 67 estis pasaĝeroj kaj 4 aviadilaj skipanoj, kaj flugis de la bangladeŝa ĉefurbo Dako al Katmanduo, Nepalo.

La ĝenerala direktoro de la flughaveno diris al komunikiloj, ke ĉiuj aliaj probable jam pereis.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin