Sendito de Xi renkontiĝis aparte kun nova kaj eksa prezidentoj de Ĉilio

(GMT+08:00) 2018-03-12 13:49:21     Redaktoro:Yu

Vicprezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco Ma Peihua, speciala sendito de ĉina prezidanto Xi Jinping, ĉeestis ceremonion de transdono de ĉilia prezidenteco dimanĉe en la urbo Valparaiso, en kiu estas la sidejo de la Nacia Kongreso de la lando.

Sabate en la ĉefurbo Santiago, Ma renkontiĝis aparte kun la nova prezidento Sebastian Pinera kaj la eksa prezidento Michelle Bachelet.

Ma transdiris varman gratulon kaj bondezirojn de prezidanto Xi Jinping en la renkontiĝo kun Pinera. Ma diris, ke Ĉinio kaj Ĉilio estas ampleksaj strategiaj partneroj, kaj la duflankaj rilatoj delonge troviĝas en la unua vico de la rilatoj inter Ĉinio kaj Latin-Ameriko. Li akcentis, ke Ĉinio ĉiam rigardas Ĉilion kiel sian prioritatan partneron de kunlaboro en Latin-Ameriko kaj Azi-Pacifiko, disvolvos plu la rilatojn kun Ĉinio laŭ longperioda kaj strategia konsidero kaj volas klopodi kune kun ĝi por plifortigi tutdimensian kontakton, kune konstrui la Zonon kaj Vojon, profundigi pragmatan kunlaboron en ekonomio kaj komerco, investado, mina industrio kaj agrikulturo, striktigi multflankan kunordigon kaj krei novan situacion de la ĉina-ĉilia ampleksa strategia partnereco. Pinera dankis prezidanton Xi por la ĉeesto de speciala sendito al la ceremonio de lia enoficiĝo kaj petis Ma transdoni lian sinceran saluton al Xi.

En la renkontiĝo kun Bachelet, Ma transdiris sinceran saluton de Xi kaj pozitive taksis ŝian kontribuon al disvolvado de rilatoj inter la du landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin