EU traktos kun Usono pri tarifoj sur ŝtalaj kaj aluminiaj produktoj

(GMT+08:00) 2018-03-12 13:50:32     Redaktoro:Yu

Cecilia Malmstrom, komerca komisionano de la Eŭropa Unio, diris sabate, ke la EU traktos plu kun Usono pri altrudo de altaj tarifoj al ŝtalaj kaj aluminiaj produktoj importitaj el Eŭropo.

Malmstrom tiutage renkontiĝis kun usona reprezentanto pri komerco Robert Lighthizer, kaj poste li diris en socia komunikilo, ke li ankoraŭ ne scias detalajn procedurojn por akiro de imuneco, kaj li traktos plu kun la usona flanko en la venonta semajno.

Malmstrom ankaŭ okazigis triflankan intertraktadon kun Lighthizer kaj japana ministro pri ekonomio kaj industrio Sekou Hiroshige tiutage en Bruselo. Laŭ komunikaĵo de la Eŭropa Komisiono, la EU kaj Japanio esprimis seriozan maltrankvilon al Lighthizer.

La 9an de marto, usona prezidento Donald Trump formale subskribis proklamojn por altrudi altajn tarifojn al importitaj ŝtalaj kaj aluminiaj produktoj. Trump diris, ke Usono altrudos 25-procentan tarifon al importitaj ŝtalaj produktoj kaj 10-procentan tarifon al aluminiaj produktoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin