Xi Jinping substrekis profundan armea-civilan integriĝon

(GMT+08:00) 2018-03-13 10:39:55     Redaktoro:Selena

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde akcentis, ke klopodoj devas esti faritaj por plifortigi armea-civilan kunlaboron kaj grandigi subtenon al realigo de la ĉina revo kaj la celo de konstruado de potenca armeo.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn, kiam li partoprenis en la plena kunveno de la delegacio de la Popola Liberiga Armeo kaj armita polico en la unua sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK).

Li diris, ke praktiko de la strategio pri armea-civila integriĝo estas antaŭkondiĉo por konstruado de integritaj naciaj strategioj kaj strategiaj kapabloj kaj ankaŭ por realigo de la partia celo de konstruado de potenca armeo en la nova epoko.

Li vokis antaŭenigi armean disvolvadon kun alta kvalito, alta efikeco kaj alta scienca kaj teknika nivelo kiel la kerno kaj rapidigi starigon de la moderna militpolitika sistemo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin