Hazardaj notoj

(GMT+08:00) 2018-03-13 08:15:54     Redaktoro:Ĝoja

Hazardaj notoj
Historiaj dokumentoj pri teo fare de talentaj kleruloj


Petraĵo pri kuiro de teo de la Liao-dinastio (916—1125)


Kiam homoj komencis vere trinki teon? En preskaŭ mil jaroj de la jaro 770 a.K. ĝis la jaro 220, la politika sistemo de Ĉinio evoluis de sklavismo al feŭdismo, kulture unue konkuris cent pensoskoloj kaj poste regis Konfuceismo en la Han-dinastio (206 a.K. -220 p.K.). Interalie, en kelkaj dinastioj la socio tumultegis. Matene oni eĉ ne sciis sian sorton en vespero. Ĝuste en tiu ĉi fono nerimarkite aperis la trinkaĵo teo, komenciĝis la industrio de teo, kaj naskiĝis la kulturo pri teo. Ni povas konkludi, ke sekvante trinkadon de teo, oni metis teon sur la pinton de spirito.

La Libro de Poezio estas la ĉina unua ĝenerala antologio de poezio, en ĝi kolektiĝis poemoj kaj kantoj de la 11a jarcento a.K. ĝis la 6a jarcento a.K.. En la libro troviĝas la ĉina ideogramo 荼(prononco: Tu) en 7 lokoj, kiu povas signifi amaran legomon, aŭ herbon, aŭ teon. Pratempaj homoj akiradis nutraĵojn danke al plukado de folioj, sovaĝaj herboj kaj sovaĝaj fruktoj, kaj ĉasado de animaloj. Te-folioj eble fariĝis unu el la fontoj de manĝaĵoj. Nun en la ĉina Yunnan-provinco, lokaj naciminoritataj ĝinuo-oj heredas la antikvan pladon: malvarmaj freŝaj te-folioj spicitaj per akvo, ajlo, papriko, salo kaj aliaj materialoj. Ĝi estas la viva fosilio de la te-kulturo. Tial ni supozas, ke en la tempo de La Libro de Poezio teo eble servis kiel plado.

La libro Yanzi en Periodo de Printempo kaj Aŭtuno notas rakontojn de politikisto Yan Ying. En ĝi troviĝas la noto: servanta kiel ĉefministo de la regno Qi, Yan Ying estis ŝparema, li manĝis krudan rizon, kelkajn viandajn pladojn kaj ankaŭ pladon, kiu havas nomon Ming (ĉine 茗). Oni opinias, ke Ming estis farita per te-folioj. Pro tio teo estis ekrigardata kiel simbolo de virto. La noto estas la plej frua historia dokumento pri manĝado de teo, kaj pri la honesta kaj ŝparema „sociaj trajtoj" de teo.

Sed iuj kleruloj konkludis post esplorado, ke Ming ne estas teo, oni ankoraŭ ne povas certi, ĉu homoj trinkis aŭ manĝis teon en la Periodo de Printempo kaj Aŭtuno?

Iuj kleruloj opinias, ke en la Periodo de Militantaj Regnoj, soldatoj de la regno Qin disvastigis la kutimon de te-trinkado de la regiono Bashu (la nuna ĉina sudokcidenta landparto) al la baseno de la Yangzi-rivero. Ni imagu, ke sub la nokta ĉielo kun la malvarma luno, plenaj de sangomakuloj soldatoj bruligas kampadfajron, ĉie estas kadavroj post militoj. Kio kapablas trankviligi kaj korpon kaj animon? Estas teo, la varma trinkaĵo!

Historie la unua dokumento pri teo estas Kontrakto pri Infanservisteto (ĉine Tongyue), verkita de Wang Bao, adolta nomo Ziyuan, en la Han-dinastio (206 a.K. -220 p.K.). Fakte la Kontrakto (Tongyue) estas lud-literaturo en la formo de kontrakto inter sklavoposedanto kaj sklavo.

En la jaro 59 a.K. Wang Bao gastis ĉe la familio de vidvino Yang Hui en la nuna ĉina provinco Sichuan. Wang Bao ordonis al la sklavo Bianliao aĉeti alkoholaĵon, sed Bianliao venis al tombo de sia mortinta posedanto, la edzo de Yang Hui, kriante: „Aĉetante min, vi skribis en kontrakto nur gardadon de la hejmo, ne aĉetadon de alkohalaĵo por alia viro!" Aŭdinte tion Wang Bao koleris kaj demandis Yang Hui: „Ĉu vendeblas la sklavo?" La vidvino respondis: „Neniu volas aĉeti lin pro lia ofendemo". Wang Bao tuj decidis aĉeti lin. La sklavo refoje ofendis: „Mi faros nur la aferojn, kiujn vi postulas kontrakte". „Konsentite!" - Wang Bao respondis. Tial naskiĝis la kontrakto, kie Wang Bao skribis: prepari teon, ordigi ĉion kaj aĉeti bonkvalitajn te-foliojn en Wuyang (en la nuna ĉina provinco Sichuan). Tio estas monde la plej frua noto pri te-trinkado, te-aĉetado kaj te-plantado.

Posteuloj taksis, ke la verkaĵo Kontrakto (Tongyue) estis la unua lud-literaturo. Ĝia kaj serioza kaj komika stilo naskis la ĉinan plej fruan lud-ideogramojn.

Sed Kontrakto (Tongyue) plaĉis ne al ĉiuj. Yan Zhitui (531- post 591), ĉina literaturisto kaj edukisto, kritikis Wang Bao, ke tio ne estas bona konduto gasti ĉe vidvino. En la antikveco ĉinoj havis la regulon: Ne eniru hejmon de vidvino eĉ en pluvego kaj ventego. Sed Wang Bao ne nur gastis ĉe vidvino, sed ankaŭ postulis ŝian sklavon aĉeti alkoholaĵon por li. Tial la sklavo plore plendis al sia mortinta posedanto, kio kolerigis kaj Wang Bao kaj la vidvinon, la vidvino vendis lin al Wang Bao kaj Wang Bao skribis tiun ĉi kontrakton por bridi la sklavon. Rezulte, la kontrakto efikis kaj la sklavo ne ofendis plu Wang Bao.

Wang Bao estas rigardata kiel talenta sed leĝera. Iuj eĉ opinias, ke sen la noto pri teo, historie neniu signo de li restus kaj nun neniu konus lin.

Tio estas erara. Fakte historie Wang Bao estis eminenta literaturisto.

Wang Bao vivis en la nuna provinco Sichuan en la fino de la Okcidenta Han-dinastio (206 a.K. – 24 p.K.) (ĉina Han-dinastio konsistis el la Okcidenta Han-dinastio kaj la Orienta Han-dinastio, kaj la Orienta Han-dinastio daŭris de 25 p. K. ĝis 220 p.K.). Sed ne troviĝas iu noto, kiu povas konfirmi la jarojn de lia naskiĝo kaj forpaso,kaj ĝenerale oni opinias, ke li forpasis en la jaro 51 a.K.. Nun en lia hejmloko ankoraŭ troviĝas lia tombejo, kaj li estas respektata de lokanoj.

Laŭ historiaj dokumentoj, Wang Bao naskiĝis en malriĉa familio, servis kiel kamparano, emis lernadon. En lia infaneco la patro mortis, restis li kaj la patrino, tial li estis tre sindonema kaj obeema al sia patrino. Post diligenta lernado li lertis en etiketoj, muziko, arkpafo, ĉaro-konduko, kaligrafio kaj matematiko. (En la jaro 1046 a.K. tiama Zhou-dinastio komencis eduk-sistemon por nobeloj kaj postulis lernantojn posedi la 6 bazajn lertecojn.)

Li konis ankaŭ Chuci, la ĉinan unuan antologion de romantika poezio, kies aŭtoro estas Qu Yuan, la granda patriota poeto en la Periodo de Militantaj Regnoj. Wang Bao vojaĝis tra montoj, vizitis Chengdu, Jianshang kaj aliajn lokojn kaj amikiĝis kun kleruloj. Poste rekomendite li ekservis al tiama imperiestro per verkado.

Nun restas dekses verkaĵoj de Wang Bao, inter ili la Kontrakto (Tongyue) okupas apartan lokon. Laŭ iuj erudiciuloj la Kontrakto (Tongyue) kun pli ol 600 ideogramoj komencis la temon de kontrakto, la temon de teo kaj la temon de populara literaturo.

Hazarde Wang Bao notis la tiamajn manieron de te-trinkado kaj te-merkaton.

Do ni povas resumi la valorojn de la Kontrakto (Tongyue) jene:

Unue, ĝi estas la plej frua dokumento pri kutimo de trinkado de teo. Laŭ ĝi ni konas, ke de tiam teo fariĝis grava ilo por la rilatoj inter homoj, kaj por spirito.

Due, ĝi estas la plej frua dokumento pri merkato de teo. En ĝi estis skribita la loko Wuyang, fora de la hejmloko de Wang Bao. Sed Wang Bao postulis al sia sklavo nepre aĉeti teon en tiu ĉi loko, kio montras, ke Wuyang estis tiama fama te-produktejo aŭ te-merkato. Postaj esploristoj konfirmis, ke Wuyang ĝuste estas tiama ĉefa te-produktejo kaj te-merkato. El la Kontrakto (Tongyue) ni konkludis, ke ekformiĝis la moro de trinkado de teo. La vidvino Yang Hui ordonis al sia sklavo prepari teon, kio montras, ke trinkado de teo ekpopularis en la tiama meza klaso.

Fine, laŭ la Kontrakto propable ekzistis specifaj ujoj kaj iloj por prepari kaj trinki teon en la Han-dinastio. Ni povas konjekti, ke almenaŭ en la Okcidenta Han-dinastio (206 a.K. – 24 p.K.) ĉinoj jam havis apartajn ujojn kaj ilojn por trinkado de teo, kaj komencis la kutimon regali gastojn per teo.

Estas trista la fino de Wang Bao. La imperiestro, al kiu Wang Bao servis, kredis je divenistoj. Aŭdinte divenistojn la imperiestro ordonis al Wang Bao veni al Yunnan por trovi oran ĉevalon kaj verdan kokon, la dioj en legendo. Survoje Wang Bao malsaniĝis kaj fine mortis sen kurachelpo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin