Novaĵoj (Marto 13)

(GMT+08:00) 2018-03-13 16:09:12     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj! Lucia kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 13-a de marto, mardo. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke Prezidanto Xi substrekas profundan armea-civilan integriĝon; La Eŭropa Unio subtenos plu efektivigon de la Minska Interkonsento. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde akcentis, ke klopodoj devas esti faritaj por plifortigi armea-civilan kunlaboron kaj grandigi subtenon al realigo de la ĉina revo kaj la celo de konstruado de potenca armeo.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn, kiam li partoprenis en la plena kunveno de la delegacio de la Popola Liberiga Armeo kaj armita polico en la unua sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK). Li diris, ke praktiko de la strategio pri armea-civila integriĝo estas antaŭkondiĉo por konstruado de integritaj naciaj strategioj kaj strategiaj kapabloj kaj ankaŭ por realigo de la partia celo de konstruado de potenca armeo en la nova epoko. Li vokis antaŭenigi armean disvolvadon kun alta kvalito, alta efikeco kaj alta scienca kaj teknika nivelo kiel la kerno kaj rapidigi starigon de la moderna militpolitika sistemo.

Ĉinaj altrangaj gvidantoj aliĝis al grupaj diskutoj kun deputitoj lunde en la unua sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK). La gvidantoj inkluzivas Li Keqiang, Li Zhanshu, Wang Yang, Wang Huning, Zhao Leji kaj Han Zheng, membrojn de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ).

En diskuto kun deputitoj el Hunan-provinco, Li Keqiang alvokis daŭrigi reformon kaj malfermon kaj pliigi klopodojn por kreado de laŭleĝa kaj justa komerca medio por entreprenado kaj novigo. Li urĝis transformadon kaj ĝisdatigon de la reala ekonomio kaj esprimis subtenon al progresintaj ekipaĵ-manufakturoj en tutmonda konkurenco.

En diskuto kun deputitoj el Jilin-provinco, Li Zhanshu diris, ke subteni kaj plibonigi la sistemon de popolaj kongresoj, estas ŝlosilo por plene kompreni la Penson de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por Nova Epoko kaj bone efektivigi gravajn politikojn faritajn en la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ.

Dum diskuto kun deputitoj el Xinjiang, Wang Yang alvokis sekvi la gvidadon de la penso de Xi, fokusiĝi pri socia stabileco kaj paco, akceli interŝanĝojn inter etnaj grupoj kaj plifortigi etnan solidarecon.

En diskuto kun deputitoj el Qinghai-provinco, Wang Huning urĝis lokajn registarojn plifortigi mediprotekton kaj verdan kreskon por aldoni freŝan energion al la evoluado de la provinco. Li aldonis, ke klopodoj devas esti faritaj ankaŭ por redukti malriĉecon kaj plifortigi etnan solidarecon.

Dum diskutoj kun deputitoj el Gansu-provinco, Zhao Leji diris, ke disciplinaj kaj kontrolaj aŭtoritatoj devas preni la oportunon de kontrola komisiono listigita kiel ŝtata organo en la konstitucio por antaŭenpuŝi reformojn en la nacia kontrola sistemo.

Diskutante kun deputitoj el Hainan-provinco, Han Zheng diris, ke la provinco devas preni la ŝancon de la 40a datreveno de la reformo kaj malfermo de Ĉinio kaj la 30a datreveno de Hainan-a Speciala Ekonomia Zono por konstrui la provincon en internacian turisman insulon kaj prioritatigi mediprotekton.

Ĉina ŝtatkonsilanto Yang Jiechi renkontiĝis kun Chung Eui-yong, altranga konsilisto de sud-korea prezidento Moon Jae-in pri nacia sekureco, lunde en Pekino.

Chung informis Yang pri siaj vizitoj al la Korea Demokratia Popola Respubliko kaj Usono. Li diris, ke Sud-Koreio atribuas grandan gravecon al rilatoj kun Ĉinio kaj al la duflanka kunlaboro. Li akcentis, ke lia lando pozitive taksas la gravan rolon, kiun Ĉinio ludis en antaŭenigo de politika kompromiso de la demando de la Korea Duoninsulo kaj volas fortigi komunikadon kaj kunordigon kun Ĉinio por antaŭenigi sennukleigon kaj dialogon de la dunoninsulo.

Yang diris, ke Ĉinio volas klopodi kune kun Sud-Koreio por efektivigi konsenton de la du ŝtatestroj kaj akceli daŭran plibonigon de la duflankaj rilatoj. Li diris, ke Ĉinio aprezas ĉiujn klopodojn faritajn de Sud-Koreio por mildigo de la streĉeco sur la duoninsulo. Li esprimis esperon, ke ĉiuj rilataj partioj daŭrigos klopodojn por solvado de la demando per politikaj kaj diplomatiaj rimedoj, antaŭenigi traktadon de la demando en la direkto atendata de la internacia komunumo. Li aldonis, ke Ĉinio volas ludi plu pozitivan kaj konstrueman rolon en tiu ĉi procezo.

Lunde en la ukraina ĉefurbo Kievo, vizitanta supera reprezentanto de la Eŭropa Unio pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko Federica Mogherini diris, ke la EU subtenos plu ĉiujn agadojn, kiuj celas efektivigi la Minskan Interkonsenton pri Militpaŭzo.

Mogherini faris la rimarkojn en gazetara konferenco kun ukraina prezidento Petro Poroshenko post interparolo. Dum la interparolo la du gvidantoj interŝanĝis opiniojn pri sociaj kaj ekonomiaj reformoj kaj batalo kontraŭ korupto en Ukrainio, la situacio en orienta Ukrainio kaj efektivigo de la Asociiĝa Interkonsento, subskribita de Ukrainio kaj la EU. Mogherini diris, ke la EU liveras subtenon por efektiva renormaligo de la suvereneco kaj teritoria integreco de Ukrainio, ĉar tio strikte rilatas al la sekureco de la EU.

Ĝenerala sekretario de la UN, Antonio Guterres, lunde bedaŭris la malplenumon de rezolucio de la Sekureca Konsilio, kiu postulas batalhalton en Sirio.

Raportante al la Sekureca Konsilio pri la efektivigo de Rezolucio 2401, Guterres diris, ke ne ĉesis malamikaj agoj en Sirio. Li diris, ke kvankam konfliktoj en iuj regionoj reduktiĝas en intenseco, perforto daŭras en Orient-Ghouta kaj aliaj lokoj, inkluzive de Afrin, partoj de Idlib kaj Damasko kaj ĝiaj antaŭurboj. Li aldonis, ke precipe en Orient-Ghouta sub la regado de ribeluloj, aeratakoj, kanonado kaj teraj ofensivoj intensiĝis post la adopto de la rezolucio en la 24a de februaro, kaj centoj da civiluloj estis mortigitaj.

Pakistana ministro pri eksterlandaj aferoj Khawaja Asif renkontiĝis kun sia irana paralelulo Mohammad Javad Zarif lunde en Islamabado. Ambaŭ esprimis maltrankvilon pri sekureco en Afganio kaj konsentis kunlabori por bati translandajn terorismajn organizojn.

La pakistana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris poste en deklaro, ke la du ministroj interŝanĝis opiniojn pri regiona kaj internacia sekureco. Ambaŭ esprimis maltrankvilon pri la ekzisto de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato en Afganio kaj ĝia minaco al la regiono kaj emfazis bezonon de pli forta kunlaboro por komuna bato kontraŭ translandaj terorismaj organizoj.

La srilanka polico diris lunde, ke okazis komunumaj konfliktoj lastatempe en la centra provinco Kandy de la lando, kaj estis arestitaj pli ol 230 homoj suspektataj pri partopreno en perfortoj aŭ disvastigo de malamaj paroloj en sociaj retejoj, kaj la situacio en la provinco nun normaliĝas iom post iom. Laŭ oficialaj donitaĵoj, tri homoj estis mortigitaj kaj pli ol 400 civilaj loĝejoj kaj butikoj estis difektitaj en la konfliktoj. La perfortoj estis estigitaj de konfliktoj inter lokaj sinhaloj kaj islamanoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin