Ĉinio esprimas profundan funebron pri la viktimoj en kraŝo de nepala pasaĝeraviadilo

(GMT+08:00) 2018-03-13 18:00:28     Redaktoro:Xiong

En la regula gazetara konferenco de la 13a de marto Lu Kang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio sentas sin profunde dolora pro la granda perdo de homoj en la kraŝo de nepala pasaĝeraviadilo kaj esprimas sinceran funebron pri la viktimoj.

Oni raportis, ke kiam unu nepala aviadilo kunportanta 71 homojn, flugante de Dako al Katmanduo, surteriĝis, ĝi kraŝis. En la akcidento almenaŭ 49 homoj mortis kaj 22 vundiĝis. La 13an de marto nepala koncerna establo, laŭ la unua enketo, konfirmis, ke unu ĉina civitano malfeliĉe pereis en tiu ĉi kraŝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin