Ĉefo de UN bedaŭras malplenumon de rezolucio de UN pri Sirio

(GMT+08:00) 2018-03-13 13:16:21     Redaktoro:Yu

Ĝenerala sekretario de la UN, Antonio Guterres, lunde bedaŭris la malplenumon de rezolucio de la Sekureca Konsilio, kiu postulas batalhalton en Sirio.

Raportante al la Sekureca Konsilio pri la efektivigo de Rezolucio 2401, Guterres diris, ke ne ĉesis malamikaj agoj en Sirio. Li diris, ke kvankam konfliktoj en iuj regionoj reduktiĝas en intenseco, perforto daŭras en Orient-Ghouta kaj aliaj lokoj, inkluzive de Afrin, partoj de Idlib kaj Damasko kaj ĝiaj antaŭurboj. Li aldonis, ke precipe en Orient-Ghouta sub la regado de ribeluloj, aeratakoj, kanonado kaj teraj ofensivoj intensiĝis post la adopto de la rezolucio en la 24a de februaro, kaj centoj da civiluloj estis mortigitaj.

La rezolucio postulas ebligon de la sekura, senbara kaj daŭra liverado de humanitaraj helpoj kaj servoj tra Sirio dum almenaŭ 30 tagoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin