Srilanko arestis pli ol 230 suspektatojn pri partopreno en perfortoj

(GMT+08:00) 2018-03-13 14:17:02     Redaktoro:Yu

La srilanka polico diris lunde, ke okazis komunumaj konfliktoj lastatempe en la centra provinco Kandy de la lando, kaj estis arestitaj pli ol 230 homoj suspektataj pri partopreno en perfortoj aŭ disvastigo de malamaj paroloj en sociaj retejoj, kaj la situacio en la provinco nun normaliĝas iom post iom.

Laŭ oficialaj donitaĵoj, tri homoj estis mortigitaj kaj pli ol 400 civilaj loĝejoj kaj butikoj estis difektitaj en la konfliktoj. La perfortoj estis estigitaj de konfliktoj inter lokaj sinhaloj kaj islamanoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin