Novaĵoj (Marto 14)

(GMT+08:00) 2018-03-14 18:15:39     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 14a de marto, merkrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke La nacia leĝdona instanco aŭskultis projekton de leĝo pri kontrolado kaj planon pri reformo de kabineto; Fama brita fizikisto Stephen Hawking forpasis en la aĝo de 76 jaroj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉinaj leĝdonantoj marde aŭskultis projekton de leĝo pri kontrolado kaj planon pri reformo de la Ŝtata Konsilio, aŭ la kabineto, en la unua sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK).

Ĉinaj gvidantoj Xi Jinping, Li Keqiang, Li Zhanshu, Wang Yang, Wang Huning, Zhao Leji kaj Han Zheng ĉeestis la kvaran plenan kunvenon de la unua sesio de la 13a NPK.

Deputitoj por la NPK adoptis decidon pri specialaj komitatoj de la 13a NPK kaj balotmetodon por siaj prezidantoj, vicprezidantoj kaj membroj.

Laŭ la decido, la 13a NPK havos dek specialajn komitatojn koncernajn al la kampoj de etnaj aferoj, konstitucio kaj leĝo, eksterlandaj aferoj, medioprotekto, agrikulturo, kamparaj aferoj kaj tiel plu.

En la marda kunveno, la deputitoj por la NPK adoptis nomliston de prezidantoj, vicprezidantoj kaj membroj de la Konstitucia kaj Leĝa Komitato de la NPK kaj la Komitato pri Financaj kaj Ekonomiaj Aferoj de la NPK. La 19an de marto, ili decidos pri la personaro de la ceteraj ok komitatoj.

Projekto de la ĉina leĝo pri kontrolado, kiu estis prezentita marde por la tria legado en la nacia leĝdona instanco, celas centralizitan, unuigitan, aŭtoritatan kaj efikan kontrol-reton sub la gvidado de la partio.

Li Jianguo, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la 12a Nacia Popola Kongreso (NPK), diris, kiam li klarigis la leĝprojekton al la 13a NPK, ke la nova leĝo, esenca parto de la ĉina reformo de kontrolaj institucioj, estas atendata kiel fundamenta kaj gvida leĝo kontraŭ korupto kaj por ŝtata kontrolado. La leĝo celas fortigi la gvidadon de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) super kampanjoj kontraŭ korupto.

Laŭ la leĝprojekto, novaj registaraj komisionoj estos establitaj sur la nacia, provinca, urba kaj gubernia niveloj. Taskitaj por trakti krimojn rilatajn al oficoj, ili sendepende plenumos la potencon de kontrolado, kaj ne estos submetitaj al interveno el la registaro, sociaj organizoj kaj individuoj. Ili kontrolos ŝtatajn funkciulojn, esploros kazojn pri korupto, kiel ekzemple subaĉeto, malversacio kaj misuzo de potenco, aplikos administran punon kontraŭ koruptaj oficialuloj, kaj transdonos kriminajn kazojn al prokurorejoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde esprimis kondolencojn pro la kraŝo de bangladeŝa pasaĝeraviadilo lunde en Nepalo, en kiu 49 homoj estis mortigitaj kaj 22 aliaj vunditaj.

En mesaĝoj senditaj al bangladeŝa prezidento Md. Abdul Hamid kaj nepala prezidento Bidya Devi Bhandari, Xi esprimis bedaŭron pro la kraŝo kaj la gravaj perdoj, kiujn ĝi kaŭzis. En la nomo de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo kaj en sia propra nomo, Xi esprimis profundajn kondolencojn al la familioj de la viktimoj.

La saman tagon, ankaŭ ĉina ĉefministro Li Keqiang sendis kondolencajn mesaĝojn al bangladeŝa ĉefministro Sheikh Hasina kaj nepala ĉefministro K.P. Sharma Oli.

Familia proparolanto diris merkrede, ke fama brita fizikisto Stephen Hawking forpasis en la aĝo de 76 jaroj.

La proparolanto diris, ke la profesoro mortis trankvile en la dormo en sia hejmo en Kembriĝo, Londono.

Hawking, legenda figuro en la moderna historio de fiziko, aŭtoris plurajn bone vendatajn librojn pri scienco, inkluzive de "Konciza Historio de Tempo", malgraŭ tio, ke li estis ligita al rulseĝo, de post kiam li estis trafita de motornerva malsano en 1963.

Usona prezidento Donald Trump marde anoncis, ke li anstataŭigis ŝtatan sekretario Rex Tillerson per Mike Pompeo, estro de la Centra Spionagentejo.

Trump diris en sia Twitter-konto, ke Mike Pompeo, direktoro de la Centra Spionagentejo, fariĝos la nova ŝtatsekretario de Usono, kaj li bonege laboros sur la posteno. Li aldonis, ke Gina Haspel, adjunkto de Pompeo, estos la nova direktoro de la Centra Spionagentejo kiel "la unua virino tiel elektita".

La nomumo ankoraŭ devas esti aprobita de la Kongreso, kvankam ĝi estos tre malverŝajne vetoita.

Nikki Haley, usona ambasadoro al la Unuiĝintaj Nacioj, diris en la socia retejo Twitter, ke la anstataŭigo estis granda decido de la prezidento. Ŝi ankaŭ gratulis Pompeon pro la nova nomumo, nomante lin "amiko".

La abrupta anonco estis farita tuj post kiam Tillerson finis sian viziton al Afriko.

Ĝenerala direktoro de la Organizo por Malpermeso de Kemiaj Armiloj (OMKA) Ahmet Uzumcu marde gratulis Irakon pro ĝia kompleta ruinigo de restaj kemiaj armiloj.

Uzumcu eklaris, "Mi bonvenigas ĉi tiun rimarkindan atingon kaj gratulas la irakan registaron pro ĝiaj klopodoj por certigo de la taŭga ruinigo de ĉi tiuj danĝeraj kemiaĵoj kaj por plenumo de la devoj de la Konvencio pri Kemiaj Armiloj."

Bhandari, 56-jara, oficiale komencos la duan oficperiodon merkrede. Estas la dua fojo, ke Bhandari estis elektita kiel la prezidento de la lando. Por la unua fojo, ŝi fariĝis prezidento en la 28a de oktobro 2015, unu monaton post kiam la lando promulgis la mejloŝtanan novan konstitucion. Ŝi estas la unua prezidentino de la lando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin