Trump anstataŭigas Tillerson per ĉefo de Centra Spionagentejo

(GMT+08:00) 2018-03-14 11:10:19     Redaktoro:Yu

Usona prezidento Donald Trump marde anoncis, ke li anstataŭigis ŝtatan sekretario Rex Tillerson per Mike Pompeo, estro de la Centra Spionagentejo.

Trump diris en sia Twitter-konto, ke Mike Pompeo, direktoro de la Centra Spionagentejo, fariĝos la nova ŝtatsekretario de Usono, kaj li bonege laboros sur la posteno. Li aldonis, ke Gina Haspel, adjunkto de Pompeo, estos la nova direktoro de la la Centra Spionagentejo kiel "la unua virino tiel elektita".

La nomumo ankoraŭ devas esti aprobita de la Kongreso, kvankam ĝi estos tre malverŝajne vetoita.

Nikki Haley, usona ambasadoro al la Unuiĝintaj Nacioj, diris en la socia retejo Twitter, ke la anstataŭigo estis granda decido de la prezidento. Ŝi ankaŭ gratulis Pompeon pro la nova nomumo, nomante lin "amiko".

La abrupta anonco estis farita tuj post kiam Tillerson finis sian viziton al Afriko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin