OMKA gratulas Irakon pro kompleta ruinigo de restaj kemiaj armiloj

(GMT+08:00) 2018-03-14 13:23:12     Redaktoro:Yu

Ĝenerala direktoro de la Organizo por Malpermeso de Kemiaj Armiloj (OMKA) Ahmet Uzumcu marde gratulis Irakon pro ĝia kompleta ruinigo de restaj kemiaj armiloj.

Uzumcu eklaris, "Mi bonvenigas ĉi tiun rimarkindan atingon kaj gratulas la irakan registaron pro ĝiaj klopodoj por certigo de la taŭga ruinigo de ĉi tiuj danĝeraj kemiaĵoj kaj por plenumo de la devoj de la Konvencio pri Kemiaj Armiloj."

La komenca deklaro de Irako, prezentita en marto de 2009, raportis pri restaĵoj de kemiaj armiloj konservitaj en du bunkroj en la ejo Al Muthana. Pro la danĝeraj kondiĉoj ene de la bunkroj, Irako ne povis realigi detalan surlokan inventaradon tuj post la komenca deklaro. La detruaj agadoj komenciĝis en 2017, post kiam la daŭra sekureca situacio estis traktita.

En novembro de 2017 kaj februaro de 2018, la Teknika Sekretariejo de la Organizo por Malpermeso de Kemiaj Armiloj konfirmis, ke la kvar antaŭaj instalaĵoj por fabrikado de kemiaj armiloj en Irako estis tute detruitaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin