Bhandari reelektita kiel nepala prezidento por 2a oficperiodo

(GMT+08:00) 2018-03-14 13:29:59     Redaktoro:Yu

Bidya Devi Bhandari estis reelektita kiel nepala prezidento por la dua oficperiodo per la parlamenta balotado marde.

Balotkolegio, kiu konsistas el membroj de la federacia parlamento kaj provincaj asembleoj, donis siajn voĉojn por elekti la novan prezidenton en la parlamento. La balotado komenciĝis je la 10a horo matene kaj finiĝis je la 3a horo posttagmeze laŭ loka tempo.

Bhandari, 56-jara, oficiale komencos la duan oficperiodon merkrede. Estas la dua fojo, ke Bhandari estis elektita kiel la prezidento de la lando. Por la unua fojo, ŝi fariĝis prezidento en la 28a de oktobro 2015, unu monaton post kiam la lando promulgis la mejloŝtanan novan konstitucion. Ŝi estas la unua prezidentino de la lando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin