Novaĵoj (Marto 15)

(GMT+08:00) 2018-03-15 17:09:11     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 15a de marto, ĵaŭde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Fermiĝis la unua sesio de la 13 Nacia Komitato de ĈPPKK; La Sekureca Konsilio de la UN serioze diverĝis pri raportita uzo de nerva preparaĵo fare de Rusio en Britio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĵaŭde en Pekino fermiĝis la unua sesio de la 13a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK), la plej alta politika konsultiĝa instanco de Ĉinio. Xi Jinping kaj aliaj altranguloj de la partio kaj ŝtato ĉeestis la ferman kunvenon, Wang Yang, nove elektita prezidanto de la Nacia Komitato de la ĈPPKK, diris, ke la ĈPPKK devas konscience lerni kaj efektivigi la spiriton de la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), preni la Penson de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por Nova Epoko kiel la ĝeneralan principon de diversaj laboroj, subteni la gvidadon de la KPĈ, persisti en sia orientiĝo, fidele plenumi siajn devojn kaj aldoni novan ĉapitron al sia afero.

En la kunveno estis adoptitaj projekto de rezolucio pri la laborraporto de la Konstanta Komitato de la Nacia Komitato de la ĈPPKK, projekto de rezolucio pri amendo al la ĉarto de la ĈPPKK, projekto pri ekzameno de proponoj kaj projekto de politika rezolucio.

Wang diris ankaŭ, ke la sistemo de multpartia kunlaboro kaj politika konsultado sub la gvidado de la KPĈ estas fundamenta politika sistemo de Ĉinio, granda politika kreaĵo de la KPĈ, la ĉina popolo, ĉiuj ne-komunistaj partioj kaj eminentaj senpartiuloj de la lando, kaj ankaŭ novtipa politikpartia sistemo kultivita el la grundo de Ĉinio.

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede sendis gratulan mesaĝon al Angela Merkel pro ŝia reelektiĝo kiel germana ĉefministro.

Xi diris en la gratula mesaĝo, ke de post la starigo de la ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj Germanio en 2014, la du flankoj senĉese disvolvis la rilatojn, profundigis komunajn interesojn kaj reciprokprofitan kunlaboron kaj havis striktan kunlaboron en plibonigo de tutmonda regado kaj akcelado de ekonomia tutmondiĝo kaj multflankismo. Li aldonis, ke Ĉinio donas grandan gravecon al disvolvado de rilatoj kun Germanio kaj volas labori kun Germanio por firmigi kaj fortigi la strategian reciprokan fidon kaj altigi la ampleksan strategian partnerecon al nova nivelo.

En la sama tago, ankaŭ ĉina ĉefministro Li Keqiang sendis gratulan mesaĝon al Merkel pro ŝia reelektiĝo.

La Sekureca Konsilio de la UN merkrede postagmeze okazigis urĝan kunvenon pri venenado kontraŭ rilataj homoj en Britio lastatempe. Britio, Usono kaj iuj aliaj landoj opiniis, ke Rusio devas esti respondeca pri la venenado per nerva preparaĵo, dum Rusio diris, ke la akuzo estas tute neakceptebla.

Sergei Skripal, 66-jara eksa rusa spiono, kaj lia 33-jara filino Yulia, svenis sur surstrata benko en Wiltshire en la 4a de marto. Tri tagojn poste, la kontraŭterorisma departemento de la brita polico konfirmis, ke ili estis atakitaj per nerva preparaĵo.

La rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj tiutage publikigis deklaron, dirante, ke respondaj rimedoj prenitaj de Rusio kontraŭ Britio ne bezonas longan atendon.

La deklaro diris, ke brita ĉefministro Theresa May merkrede anoncis, ke ŝia lando aplikos punon kontraŭ Rusio je la preteksto, ke Rusio eble partoprenis en venenado kontraŭ eksa rusa spiono. La rusa flanko diris, ke tio estis senprecedenca provoko kaj detruis la bazon de normala dialogo inter la du landoj.

La deklaro diris, ke Britio agis kontraŭ Rusio anstataŭ enketi pri la kazo laŭ internaciaj normoj, kaj estas evidente, ke Britio komencis unuflankan kaj netravideblan enketon por refoja agado kontraŭ Rusio.

Britaj amaskomunikiloj raportis, ke Sergei Skripal, 66-jara eksa rusa spiono, kiu fariĝis duobla agento por Britio, kaj lia 33-jara filino Yulia, svenis sur surstrata benko en Wiltshire. La brita polico diris, ke ili estis venenitaj. La brita registaro opiniis, ke Rusio plej probable rilatas kun tiu ĉi okazaĵo. Sed Rusio diris, ke la akuzo de Britio estas tute senbaza.

La Monda Ekonomia Forumo pri Latin-Ameriko malfermiĝis merkrede en la brazila ĉefurbo San-Paŭlo. Kun la temo "Latin-Ameriko ĉe Turnopunkto: Remodli Novan Legendon", la forumo diskutos kiel serĉi novan impulson por kreskado de la latin-amerika ekonomio.

Brazila prezidento Michel Temer diris en sia parolado en la malfermo, ke la brazila ekonomio revigliĝas iom post iom post la recesio en du jaroj, kaj li estas optimisma pri la perspektivo de la brazila ekonomio.

Ĝenerala direktoro de la Rusa Spaciala Agentejo, Igor Komarov, diris merkrede en Moskvo, ke Rusio planas komenci la planon pri lunsondo en la venontaj du jaroj.

Komarov faris la rimarkojn en la forumo, nomata "Rusio, la Lando Plena de Ŝancoj". Li diris, ke en la venontaj du jaroj, lia lando enorbitigos la sondilon Luno-25, rekomencante la lunsondan programon, kiu estis interrompita jam pli ol 40 jarojn. Luno-25 estas nomita por sekvi Luno-24, kiu portis al la tero specimenojn el la luna surfaco kiel la lasta sondilo de la sovetia lunsonda programo en 1976.

Pakistanaj amaskomunikiloj raportis merkrede, ke naŭ homoj, inkluzive de kvin policanoj, estis mortigitaj kaj pli ol 20 aliaj vunditaj merkrede vespere, post kiam eksplodo trafis polican kontrolejon en la orienta urbo Lahoro.

Haider Ashraf, ĝenerala inspektoro de la lahora polico, diris, ke la eksplodo trafis polican kontrolejon en la urbeto Raiwind situanta en la antaŭurbo de Lahoro, la ĉefurbo de la provinco Panĝabo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin