Novaĵoj (Marto 16)

(GMT+08:00) 2018-03-16 17:09:30     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 16a de marto, vendrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Listo de kandidatoj por novaj ĉinaj ŝtataj gvidantoj estis proponita por diskuto; Sud-korea prezidento formis komitaton pri preparo por pintkunveno kun la KDPR. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

La prezidio de la unua sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK) ĵaŭde decidis sendi iujn ŝlosilajn dokumentojn kaj liston de kandidatoj por la venontaj elektoj de ŝtataj gvidantoj por diskuto.

La prezidio sub la gvidado de Li Zhanshu, la plenuma prezidanto de la prezidio, decidis, ke la listo de kandidatoj por la prezidanto kaj vicprezidanto de Ĉina Popola Respubliko kaj la prezidanto de la Centra Milita Komisiono de la Ĉina Popola Respubliko kaj ankaŭ la prezidanto, vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario de la Konstanta Komitato de la 13a NPK estos sendita al ĉiuj delegacioj por la NPK por diskuto kaj konsiliĝo.

La Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) rekomendis la kandidatojn por ŝtataj gvidantoj al la prezidio de la sesio.

Komisie de la Centra Komitato de la KPĈ, Chen Xi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ, faris klarigojn al la prezidio pri la kandidatoj al la postenoj de ŝtataj gvidantoj.

La prezidio decidis ankaŭ transdoni la projekton de elektmetodo al ĉiuj delegacioj por diskuto, kaj adoptis la aranĝon pri okazigo de ceremonioj por nove elektitaj kaj nomumitaj oficialuloj por ĵuri lojalecon al la konstitucio.

La aliaj dokumentoj, kiujn la prezidio decidis sendi al ĉiuj delegacioj por diskuto, inkluzivas la projektojn de rezolucioj pri la registara laborraporto pri la efektivigo de la plano pri nacia ekonomia kaj socia disvolvado en 2017 kaj la plano por 2018, pri la efektivigo de la centra kaj loka buĝetoj en 2017 kaj la centra kaj loka buĝetoj en 2018, kaj reviziita versio de la projekto de leĝo pri kontrolado.

La Blua Domo diris ĵaŭde, ke sud-korea prezidento Moon Jae-in formis komitaton pri preparo por la venonta pintkunveno kun Kim Jong Un, la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR).

Prezidenta proparolanto Kim Eui-keyom diris ĵaŭde en gazetara konferenco, ke Moon nomumis ĉefsekretarion de la prezidentejo Im Jong-seok estro de la komitato. Ministro pri reunuigo Cho Myoung-gyon estis nomumita kiel vicestro de la komitato.

La Sekureca Konsilio de la UN ĵaŭde vokis ĉiujn partiojn de la konflikto en Jemeno permesi kaj faciligi sekuran, rapidan kaj senbaran aliron de humanitara helpo al ĉiuj influitaj regionoj. En la deklaro, la konsilio esprimis maltrankvilon pri tio, ke la limigoj al komercaj kaj humanitaraj importoj havas influon sur la humanitaran situacion. Ĝi petis la partiojn tuj faciligi la aliron de ĉi tiuj gravaj importoj en la landon kaj ilian distribuon por atingi la tutan civilan loĝantaron.

La Sekureca Konsilio urĝis la plenan kaj daŭran malfermon de ĉiuj havenoj de Jemeno kaj emfazis la gravecon subteni la funkciadon kaj malfermon de ili al ĉiuj komercaj kaj humanitaraj importoj, inkluzive de manĝaĵo, fuelo kaj medicinaĵo.

La usona Ministerio de Financo ĵaŭde deklaris sian decidon enkonduki sankciojn kontraŭ kvin entoj kaj 19 individuoj, akuzante ilin pri interveno en la usonajn elektojn de 2016 kaj partopreno en "malicaj" retatakoj.

Usona ministro pri financo Steven Mnuchin diris, ke la registaro alfrontas kaj kontraŭbatas malican retan aktivecon de Rusio, inkluzive de ilia intenco de interveno en la usonajn elektojn, detruaj retatakoj, kaj entrudiĝoj celantaj gravan infrastrukturon. Li diris, ke ĉi tiuj sankcioj estas parto de pli vasta klopodo por traktado de la daŭraj krimaj atakoj el Rusio.

Laŭ la sankcioj, ĉiuj proprietaĵoj kaj interesoj en proprietaĵoj de la listigitaj personoj sub la usona jurisdikcio estos frostigitaj, kaj usonaj civitanoj ĝenerale estas malpermesataj partopreni en transakcioj kun ili.

Rusa prezidento Vladimir Putin vendrede instigis rusajn civitanojn doni siajn voĉojn dimanĉe por la venonta disvolvado de la lando.

Putin diris en speciala parolado al la balotantoj, "Karaj rusaj civitanoj, kiel la nuna prezidento, mi petas vin iri al la balotejo dimanĉe. Uzu vian rajton elekti la estontecon por nia granda kaj amata Rusio." Li aldonis, ke la Konstitucio de la Rusa Federacio diktas, ke la sola fonto de potenco estas la popolo, kaj la estonteco de Rusio kaj iliaj infanoj dependas de la volo de ĉiu rusa civitano.

La 15a de marto estas la nacia ferio de Hungario, kiu markas la datrevenon de la revolucio de 1948 kontraŭ la Aŭstra Imperio. La ĉefurbo Budapeŝto okazigis multajn ceremoniojn por memorfesti la revolucion komencitan antaŭ 170 jaroj. Hungara ĉefministro Viktor Orban diris en ceremonio sur placo antaŭ la konstruaĵo de la Hungara Parlamento, ke en la venonta parlamenta balotado, la hungara popolo devas batali kontraŭ eksteraj fortoj, kiuj deziras enlasi grandan nombron da enmigrintoj en Hungario.

Ekde 2015, kelk milionoj da neleĝaj enmigrintoj el Mez-Oriento, Afriko kaj Azio eniris la Eŭropan Union tra Hungario. Hungario ĉiam oponis la kvot-sistemon de la EU pri enmigrintoj kaj starigis barilojn ĉe siaj landlimoj.

La sud-korea prokurorejo diris, ke eksa prezidento Lee Myung-bak konfesis en pridemandado, ke li ricevis 100 000 usonajn dolarojn el la Nacia Spionservo de la lando en sia oficperiodo kiel prezidento.

La pridemandado de la prokurorejo daŭris de la ĵaŭda mateno ĝis frumateno de la sekva tago. Oficialulo el la prokurorejo diris al amaskomunikiloj, ke Lee jam konfesis, ke li ricevis pere de iu asistanto de la prezidentejo 100 000 usonajn dolarojn, donacitajn de Won Sei-hoon, tiama estro de la Nacia Spionservo.

Sed Lee rifuzis fari klarigojn, por kio li uzis la sumon, kaj ĉu lia edzino rilatis kun tiu ĉi afero. La prokurorejo suspektis, ke la sumo estis uzita de lia edzino.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin