Britio ne havas rajton interveni en honkongajn aferojn

(GMT+08:00) 2018-03-16 19:50:14     Redaktoro:Xiong

En la regula gazetara konferenco de la 16a de marto Lu Kang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke tiel nomata "Duonjara Raporto pri Honkonga Problemo", eldonita de la brita registaro, kaprice komentas pri honkongaj aferoj, provante meti sian influon sur honkongajn aferojn, kaj tamen tio estas vana peno kaj vekas nur antipation ĉe la ĉina popolo.

La 15an de marto la brita registaro eldonis novan "Duonjara Raporto pri Honkonga Problemo". Ĝi estas la 42a raporto eldonita de Britio.

Lu Kang diris: "Honkongaj aferoj pure apartenas al la interna politiko de Ĉinio, Britio ne havas rajton interveni en ilin, nek spacon en kiu ĝi povas fari intervenon. La tiel nomata "Duonjara Raporto pri Honkonga Problemo", eldonita de la brita registaro, kaprice komentas pri honkongaj aferoj, provante meti sian influon sur honkongajn aferojn, kaj tamen tio estas vana peno kaj vekas nur antipation ĉe la ĉina popolo."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin