Siria armeo anoncis reakiron de 70% da tero de Orient-Ghouta

(GMT+08:00) 2018-03-17 10:18:21     Redaktoro:Yu

La siria armeo diris vendrede, ke la registara armeo reakiris 70% da tero de la regiono Orient-Ghouta en la orienta antaŭurbo de Damasko, kaj ili klopodos plu por sekura evakuo de lokaj civiluloj.

La ĝenerala komandejo de la siria armeo publikigis deklaron, dirante, ke la registara armeo reakiris dekojn da urbetoj kaj farmobienoj en Orient-Ghouta kaj grave damaĝis la armitajn ribelulojn kaj iliajn ekipaĵojn, kaj miloj da civiluloj evakuis la regionon tra humanitaraj trairejoj malfermitaj de la registara armeo. La deklaro vokis civilulojn iri el la regiono, promesante certigon de ilia sekureco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin