Xi Jinping estas elektita kiel prezidanto de Ĉina Popola Respubliko

(GMT+08:00) 2018-03-17 13:40:46     Redaktoro:Yu

Plena kunveno de la unua sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso

Sabate matene en Pekino, okazis plena kunveno de la unua sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK). Deputitoj por la 13a NPK elektis, per anonima voĉdono, Xi Jinping kiel la prezidanton de la Ĉina Popola Respubliko kaj prezidanton de la Centra Milita Komisiono de la Ĉina Popola Respubliko.

Li Zhanshu estis elektita kiel prezidanto de la Konstanta Komitato de la 13a Nacia Popola Kongreso, kaj Wang Qishan, elektita kiel vicprezidanto de la la Ĉina Popola Respubliko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin