Novaĵoj  (Marto 19)

(GMT+08:00) 2018-03-19 17:08:43     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 19a de marto, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉinaj leĝdonantoj kunvenis por decidi pri konsisto de kabineto; ĉina prezidanto Xi gratulas nove elektitan rusan prezidenton Putin. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn!

La 13a Nacia Popola Kongreso (NPK), la nacia leĝdona instanco de Ĉinio, okazigis la sepan plenan kunvenon de sia unua sesio lunde matene por decidi la novan konsiston de la Ŝtata Konsilio.

La listo de kandidatoj, proponitaj de ĉefministro Li Keqiang, por vicĉefministroj, ŝtataj konsilantoj, ministroj, prezidanto de la centra banko, ĝenerala kontrevizoro kaj ĝenerala sekretario de la Ŝtata Konsilio, estis submetita al voĉdono por aprobo. Han Zheng, Sun Chunlan, Hu Chunhua kaj Liu He estis elektitaj kiel vicĉefministroj; Wei Fenghe, Wang Yong, Wang Yi, Xiao Jie kaj Zhao Kezhi estis elektitaj kiel ŝtataj konsilantoj.

Laŭ aranĝoj de la sesio, la nove elektitaj oficialuloj ĵuris sian lojalecon al la konstitucio.

Hu Zejun, nove elektita ĝenerala kontrevizoro de la Nacia Kontrevizora Oficejo, diris lunde dum intervjuo kun raportistoj en la unua sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso, ke ŝi klopodos por amplekse antaŭenigi la kontkontrolon. Ŝi diris, ke kontrevizoraj oficejoj de la lando kovros ĉiujn administraciajn organojn kaj tuŝos organizojn de la partio. Ŝi aldonis, ke Ĉinio antaŭenigos kontkontrolon de granda datumo kaj altigos la kvaliton kaj efikon per informadikigo kaj ciferecigo.

Lastatempe, ŝtataj gvidantoj de iuj fremdaj landoj kaj estroj de internaciaj organizoj gratulis Xi Jinping pro lia elektiĝo kiel prezidanto de la Ĉina Popola Respubliko per telefonvoko aŭ mesaĝo.

Kamboĝa reĝo Norodom Sihamoni diris en sia mesaĝo, ke en la nomo de la kamboĝaj popolo, senato, nacia kongreso kaj registaro kaj en sia propra nomo, li esprimas plej varman gratulon al Xi pro lia elektiĝo kiel prezidanto.

Singapura ĉefministro Lee Hsien Loong diris en gratula mesaĝo, ke en la pasintaj kvin jaroj, Ĉinio akiris novajn atingojn sub la gvidado de Xi, kaj estas kredeble, ke Ĉinio plu marŝos antaŭen laŭ celo de la nova epoko.

Paul Kagame, ruanda prezidento kaj deĵoranta prezidanto de la Afrika Unio, diris en sia mesaĝo, ke sub la forta gvidado de Xi, Ĉinio akiris rimarkindan atingon; la popolo ĝuis pli bonan vivon kaj la internacia influo de Ĉinio evidente plialtiĝis.

Itala prezidento Sergio Mattarella diris en sia mesaĝo, ke Italio volas labori kune kun Ĉinio por profundigi la dulandajn rilatojn kaj antaŭenpuŝi pragmatan kunlaboron en diversaj kampoj en la plurflanka kadro kaj la eŭropunia-ĉina kadro.

Ĝenerala sekretario de UN Antonio Guterres diris, ke Xi montris firman promeson kaj gvidkapablon por plifortigi partnerecon inter UN kaj Ĉinio. Li aldonis, ke UN volas labori kune kun Ĉinio por plifortigi kunlaboron, protekti pacon, realigi daŭripovan disvolvadon kaj profitigi popolojn de la mondo.

Lunde frumatene la rusa Centra Elekt-Komisiono publikigis la rezulton de la kalkulado de 95% de la balotiloj de la prezidenta elekto. Nuna prezidento Vladimir Putin ricevis 76,56% da voĉoj, pli multe ol aliaj kandidatoj, kaj tiel li jam gajnis la prezidentan elekton.

Putin diris dankon al civitanoj ĉeestantaj la celebradon proksime al la Ruĝa Placo, dirante, "Hodiaŭ ĉiuj rusaj voĉdonantoj apartenas al unu teamo, la nacia teamo de Rusio. Estas grave, ke ni subtenu la unuecon kaj antaŭeniru kune." Li aldonis, ke Rusio klopodos plu por trakti ĉiujn defiojn kaj diversajn problemojn alfrontatajn de la lando.

Li diris al raportistoj el diversaj landoj poste en gazetara konferenco en la kampanja stabejo, ke Rusio volas labori kun landoj de ĉiuj kontinentoj por aktive disvolvi rilatojn kaj komeci la novan procezon de traktado de internaciaj problemoj.

Responde al demando de raportisto el la ĉina novaĵ-agentejo Xinhua, Putin diris, ke li refoje gratulas Xi Jinping pro lia elektiĝo kiel prezidanto de la Ĉina Popola Respubliko. Li diris, ke Ĉinio estas strategia partnero de Rusio, kaj la lasta tre alte taksas la rilatojn kaj kunlaboron kun Ĉinio kaj volas grandigi la duflankan kunlaboron.

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde sendis gratulan mesaĝon al la elektita rusa prezidento Vladimir Putin.

En la mesaĝo, Xi diris, ke dum la lastaj jaroj la rusa popolo unuiĝis kaj firme antaŭeniris sur la vojo de fortigo de la nacio kaj realigo de rejuniĝo kaj disvolviĝo, atingante rimarkindan sukceson en ekonomia kaj socia disvolvado kaj ludante gravan konstrueman rolon en internaciaj aferoj.

Xi esprimis la kredon, ke Rusio certe povos krei novajn glorojn en nacia disvolviĝo. Li diris, ke nun, la ĉina-rusa ampleksa partnereco de strategia kunlaboro estas sur la plej bona nivelo de la historio, kiu servas kiel ekzemplo por konstruado de novtipaj internaciaj rilatoj kun reciproka respekto, egaleco kaj justeco, kunlaboro kaj kungajno, kaj komunumo kun komuna estonteco de la homaro. Li aldonis, ke Ĉinio volas labori kun Rusio por plu antaŭenigi la duflankajn rilatojn al pli alta nivelo, liveri movforton por respektiva nacia disvolviĝo en ambaŭ landoj kaj akceli regionan kaj tutmondan pacon kaj trankvilon.

Kvardek kvin usonaj komercaj asocioj, reprezentantaj detaladon, teknologion, agrikulturon kaj aliajn konsumajn produktojn, dimanĉe urĝis la registaron de prezidento Donald Trump ne antaŭenigi sian planon pri tarifoj sur importaĵoj el Ĉinio, ĉar ĝi difektos la usonajn konsumantojn kaj kompaniojn.

La komercaj grupoj diris en letero al usona prezidento Trump, ke la altrudo de vastaj tarifoj estigos ĉenan reagon de negativaj sekvoj al la usona ekonomio, provokante reprezaliojn, sufokante usonajn eksportojn de agrikulturo, varoj kaj servoj, kaj plialtigante kostojn de negocoj kaj konsumantoj. La letero diris, ke ili urĝas la registaron preni konsideremajn komerce gravajn agojn konformajn al internaciaj obligacioj, kiuj profitigas usonajn eksportantojn, importantojn kaj investantojn, anstataŭ puni usonajn konsumantojn kaj endanĝerigi freŝan kreson en usona konkurencivo.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris ĵaŭde, ke Ĉinio esperis trakti duflankajn komercajn problemojn kun Usono en konstruema maniero kaj per kunlaboro "fari pli grandan kukon". Lu diris ankaŭ, ke la du flankoj konvene solvis siajn komercajn malakordojn dum la lastaj 40 jaroj. Ĉinio kredas, ke la du landoj ankoraŭ povas trakti siajn disputojn per amikaj intertraktadoj.

Srilanka prezidento Maithripala Sirisena dimanĉe subskribis avizon por nuligi la tutlandan krizostaton, kiu estis efektivigita ekde la 6a de marto post komunumaj tumultoj en la centraj regionoj de la insulo.

Austin Ferdinando, sekretario de la prezidento, diris al la ĉina novaĵ-agentejo Xinhua, ke Sirisena subskribis la avizon post sia reveno al la insulo el Hindio kaj Japanio.

La krizostato efektivigita ekde la 6a de marto estis la unua de post kiam la insulo finis 30-jaran civilan konflikton inter registaraj trupoj kaj la ribeluloj de Tamil-Tigro en 2009.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin