Ĉefministro Li: Ĉinio donas atenton al protekto de proprieto

(GMT+08:00) 2018-03-20 12:56:51     Redaktoro:Selena

Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris marde, ke Ĉinio donas grandan gravecon al protekto de proprieto.

Tion li diris responde al demando, ke iuj posedantoj de privataj entreprenoj ne kuraĝas fari investon pro la maltrankvilo pri protekto de siaj posedaĵoj. Li akcentis, ke protekti proprieton estas fundamento de la protekto de la socialisma merkatekonomio kaj la produktivo. Li aldonis, ke Ĉinio prenis rimedojn por protekti laŭleĝan proprieton kaj plifortigi la protekton per leĝoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin