Festivalo pri Nova Arto kaj Arta Dekoracio en Bruselo

(GMT+08:00) 2018-03-20 15:38:40     Redaktoro:Selena

Interno de Muzeo de Horta

La dua festivalo pri Nova Arto kaj Arta Dekoracio okazas en Bruselo de la 10a ĝis la 25a de marto. La festivalo eksponas malmulte konatajn konstruaĵojn kun la stiloj de Nova Arto kaj Arta Dekoracio kaj fokusiĝas al kreaĵoj de Victor Horta, elstara reprezentanto de la movado de Nova Arto en Belgio.

Domo Ciamberlani montras stilojn de Nova Arto kaj Arta Dekoracio

Laŭ konigo de organizantoj, dum la festivalo, vizitantoj povas viziti internon de ĉirkaŭ 60 konstruaĵoj kun la menciitaj stiloj, kaj inter ili 10 estas unuafoje malfermitaj al la publiko. Cetere por altiri alvenon de la publiko, organizantoj speciale aranĝas enhavoriĉajn semajnfinajn aktivecojn, inkluzive de koncerto, eksponaĵo kaj amuza metiejo por infanoj.

La movado de Nova Arto komenciĝis en 1880 kaj atingis sian kulminon en 1910. Ĝi, origininte el Francio, etendiĝis al Belgio kaj fine kovris la tutan Eŭropon kaj Usonon. La movado disvastigas la stilon de natura dekoracio kaj ankaŭ esploras aplikan efektivigeblecon de novaj materialoj kaj teknikoj en desegnado de industriaj produktoj.

Rezidejo Tassel, konstruita en 1893, per kiu Victor Horta famiĝis

Victor Horta, belga arkitekta majstro pri Nova Arto donis atenton al praktikebleco kaj funkcioj de konstruaĵoj. Li ŝatas uzi linion kiel volviĝo de vinberbranĉoj kaj helicon kaj akcentas stilo-liberecon de konstruaĵoj. Domo de Horta, desegnita de li mem, perfekte spegulas tian koncepton, kaj nun ĝi estas Muzeo de Horta.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin