Ĉinio ĝojas pro mildigo de streĉeco en Korea Duoninsulo

(GMT+08:00) 2018-03-20 12:00:24     Redaktoro:Ĝoja

Marde en Pekino ĉina ĉefministro Li Keqiang diris, ke Ĉinio ĝojas pro mildigo de streĉeco en Korea Duoninsulo, subtenas iun ajn klopodon por solvado de la nuklea problemo de la Korea Duoninsulo per dialogo kaj intertraktado, kaj faros sian plejeblon por akceli kaj protekti sennukleigon de la duoninsulo kaj konservi pacon kaj stabilecon de la duoninsulo.

Li diris, ke Ĉinio esperas, ke ĉiuj rilataj partioj montros sincerecon kaj agos kiel eble plej rapide por rekomenci intertraktadon pri la nuklea problemo de la Korea Duoninsulo kaj nove progresigos la sennukleigon, pacon kaj stabilecon de la duoninsulo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin