Ĉinio neniam ekspansios kaj koncentros energiojn sur siajn proprajn aferojn

(GMT+08:00) 2018-03-20 12:37:32     Redaktoro:Ĝoja

Marde en Pekino, ĉina ĉefministro Li Keqiang diris, ke Ĉinio neniam ekspansios kaj koncentros energiojn sur siajn proprajn aferojn.

Li diris, ke Ĉinio estas evoluanta lando, ne intencas ekspansion, kaj eĉ se ĝi fariĝos potenca, ĝi ne sekvos la vojon de hegemonio. Ĉinio volas labori kune kun aliaj landoj por disvolvi rilatojn kaj konstrui la komunumon kun komuna estonteco de la homaro sur la bazo de reciproka respekto, egaleco kaj reciproka profito.

Li subskretis, ke Ĉinio koncentros energiojn sur siajn proprajn aferojn. Li diris, ke dum la disvolvado ekzistas amaso da malfaciloj kaj defioj antaŭ Ĉinio, tial Ĉinio esperas pacan kaj stabilan medion ĉirkaŭ si.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin