Kunfesti printempon kun PEA

(GMT+08:00) 2018-03-21 15:45:44     Redaktoro:Ĝoja


Pekino, 18 marto 2018. Pekina Esperanto-Asocio (PEA) okazigis porprintempan tekunvenon en tetrinkejo Zhengshantang. Al ĝi ĉeestis esperantistoj el Ĉinio, Hispanio, Brazilo, Italo kaj Japanio, ankaŭ neesperantistoj el te-entreprenoj, muzik-farada kompanio kaj amaskomunikiloj. Pli ol 40 personoj estis.


Kantu himnon La Espero

Memorigo pri Qin Kaiji, membro de PEA 

Qin Kaiji (1923 – 2017)

Li naskiĝis en la provinco Henan.

En la jaro 1939 li eklernis Esperanton per si mem kaj poste lernis sisteme de ĉinaj esperantistoj Feng Wenluo, Xu Taozhen kaj Zhang Hongfan kaj aktivis en la movado. Li servis kiel membro de Nankina Esperanto-Klubo, Pekina Esperanto-Asocio kaj Ĉina Esperanto-Ligo. En PEA li laboris por kontaktado, redaktorado, eldonado kaj kolektado de poŝtmarkoj. Post emeritiĝo li komencis fari kursojn de Esperanto en universitatoj en Yunnan-provinco.

Li dezajnis kvindek specojn da poŝtaĵoj memorajn al veteranoj kaj mondaj famuloj, publikigis artikolojn pri Esperanto kaj organizis ekspoziciojn pri poŝtaĵoj. Li partoprenis en tradukado kaj redaktorado de vortaroj.


Prez. de PEA Yu Jianchao faris raporton pri laboroj kaj konigis planon de la jaro 2018

Raporto pri laboroj de PEA en 2017

*Prezentado de premiitaj filmoj de konkurso Teo kaj Amo kaj farado de voĉlegado en dek du urboj ĉinaj de sep provincoj kaj municipo kaj en Seulo, Sud-Koreio kaj polaj kvar urboj.

*Reklamado pri Esperanto en librovendejo Zhongguancun.

*Farado de kursoj de Esperanto en Pekina Lingva kaj Kultura Universitato.

*Kunlabore kun te-entrepreno Haozhan kaj muzeo Haozhan produkto de TEO ZAMENHOF

*Akcepto de pli ol 20 esperantistoj el Francio, Sud-Koreio, Brazilo, Pollando, Litovio kaj aliaj landoj.

Plano de PEA en 2018

*Prezentado de filmoj de konkurso Teo kaj Amo  kaj voĉlegado

*Organizo de trejn-seminario Amo (Aktivula Maturigo)

*Novaj kursoj por lernejanoj



Membroj elstaraj en la movado ricevis diplomojn


Yu Jianchao donas donacon al Usui Hiroyuki por danki lian kontribuon al pekina movado de Esperanto


Kunkanti  Esperanto estas la lingvo por ni

Esperanto estas la lingvo por ni

Sur montoj kaj step' indianoj

Ĉasadas kun la famili'

Kaj se vi postulas parolon,

Kanjono eĥadas per kri':

Esperanto estas la lingvo por ni, por ni.

Esperanto estas la lingvo por mi.

En densa afrika ĝangalo

La bonaj amikoj de ni

Jam solvis la lingvan problemon

Per tamtam' eliĝas la kri'

Esperanto estas la lingvo por ni, por ni.

Esperanto estas la lingvo por mi.

Ĉe norda poluso eskimoj loĝadas en neĝa glaci'

Se ili bezonas parolon

Aŭdigas la tutsama kri'.

Esperanto estas la lingvo por ni, por ni.

Esperanto estas la lingvo por mi.


Lisa kaj Ĉielo, esperantistoj el Tianjin-a Esperanto-Asocio, prezentis kanzonon Kanto de Pollando

Kanto de Pollando

Knabineto arbareto iris kun la ĝoj' iris kun la ĝoj iris kun la ĝoj.

Kaj renkontis ĉastisteton sur la samavoj sur la samavoj sur la samavoj.

Ĉastisteto samvojaĝo mi salutas vin mi salutas vin mi salutas vin .

Vi ricevus buterpanon sed mi manĝis ĝin sed mi manĝis ĝin sed mi manĝis ĝin.

Poemoj



Lisa kaj Rafael Zerbetto (Brazilo) voĉlegas poemon Por teo kion signifas amo, por amo kion signifas teo?


LA VOJO


Seslingva voĉlego de LA ESPERO


Ĉinan poemon LA PONTO voĉlegas la familio de Wang Yujin

Tordu vian langon

Ne ploru plorema plorulo pro propra plezuro


Knabo Ĉielo provas la ludon

Bondeziro


Knabo Ĉielo bondeziras al avo Nan Youli per planto


S-ro Liu Junfang ricevis florojn donacitajn


Bondeziroj al Avo kaj Nepo

1 2

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin