Novaĵoj  (Marto 20)

(GMT+08:00) 2018-03-20 16:53:02     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 20-a de marto, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Vi informiĝos pri tio, ke la nacia leĝdona instanco finis sian jaran sesion; ĉefministro Li akcentis, ke Ĉinio malfermos sin pli larĝe al la mondo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

La 13a Nacia Popola Kongreso (NPK), la plej alta leĝdona instanco de Ĉinio, finis sian unuan sesion marde en Pekino.

En la 16-taga sesio, komisie de pli ol 1 300 milionoj da ĉinoj, proksimume 3 000 deputitoj por la Nacia Popola Kongreso serioze plenumis siajn respondecojn donitajn de la konstitucio kaj leĝoj, adoptis la amendon al la konstitucio, la leĝon pri kontrolado, la planon pri reformo de institucioj de la Ŝtata Konsilio, aprobis laborraportojn de la registaro, la Plej Supera Popola Juĝejo kaj la Plej Supera Popola Prokurorejo, kaj decidis pri gvidantoj de registaraj organoj.

Nove elektita ĉina prezidanto Xi Jinping faris ĉeftonan paroladon en la ferma kunveno de la unua sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK). Xi esprimis sian sinceran dankon al ĉiuj deputitoj kaj la ĉina popolo de ĉiuj etnaj grupoj pro ilia fido pri li. Li diris, "Estas glora misio kaj peza respondeco por servi sur ĉi tiu granda posteno de la prezidanto de la Ĉina Popola Respubliko. Mi ĉiam fidele plenumos miajn respondecojn donitajn de la konstitucio, estos lojala al la patrolando kaj la popolo, singarde plenumos mian devon, faros mian plejeblon, diligente laboros kaj restos sindona." Xi aldonis, ke li servos plu kiel servisto de la popolo, akceptos kontrolon de la popolo, kaj absolute ne trompos la grandan fidon de ĉiuj deputitoj kaj la ĉina popolo de ĉiuj etnaj grupoj. Xi rimarkigis, ke ne gravas, kiom alta estas la pozicio, ĉiu el la personaro de ŝtataj organoj devas firme konservi en la memoro, ke la respubliko estas la Ĉina Popola Respubliko. Li petis ĉiujn laborantojn de ŝtataj organoj ĉiam meti la popolon sur la plej elstaran lokon en siaj koroj, ĉiam tutkore servi al la popolo kaj ĉiam labori forte por la interesoj kaj feliĉo de la popolo.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris marde, ke Ĉinio malfermos sin pli larĝe al la ekstera mondo.

Li diris en gazetara konferenco post la fino de la unua sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso, ke la ĉina ekonomio estas tiel integrita en la tutmondan ekonomion, ke fermiĝo de la pordoj blokos la propran vojon de Ĉinio.

Li diris, ke Ĉinio plu simpligos administradon kaj transdonos povon por plibonigi komercan medion kaj plu stimuli la merkatan viglecon. La registaro reduktos je duono la tempon bezonatan por malfermi negocon en Ĉinio kaj reduktos je duono la tempon postulatan por ekzameni peticion de projekto. Rimedoj estos prenitaj ankaŭ por havi elektronikan platformon sur la nacia nivelo por aliri al registaraj servoj en la reto kaj certigi, ke ajna postulo por diplomo, kiu havas neniun bazon en leĝoj kaj regularoj, estos forigita. Li diris, ke danke al la klopodoj en la lastaj jaroj, Ĉinio evidente reduktis la tempon bezonatan por malfermi negocon, sed la procezo ankoraŭ daŭras 22 tagojn averaĝe por plenumi la procedurojn en la lando. Kompare, ĝi bezonas malpli ol unu tagon en evoluinta lando.

Li diris ankaŭ, ke Ĉinio strebos por paca disvolvado kaj neniam serĉos ekspansion. Estas misinterpreto rigardi la kunlaboron de Ĉinio kun aliaj landoj kaj ĝian helpon al subevoluintaj landoj kiel strategian ekspansion.

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj rusa prezidento Vladimir Putin interŝanĝis gratulojn pri sia respektiva elektiĝo kiel ŝtatestro en telefona konversacio lunde kaj promesis plifortigi la rilatojn inter siaj du landoj.

Xi diris, ke la sukcesa reelektiĝo de Putin kiel rusa prezidento estas ĝusta elekto farita de la rusa popolo, kaj li kredas, ke sub la gvidado de Putin, la rusa popolo senĉese koncentros plu siajn atenton kaj energion kaj antaŭeniros en unueco por akiri novajn atingojn en disvolvado kaj rejuniĝo de la nacio. Xi diris, ke nun, Ĉinio kaj Rusio estas en grava periodo de nacia disvolvado kaj rejuniĝo. Tiu ĉi jaro estas la unua jaro por efektivigo de la spirito de la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ankaŭ markas la 40an datrevenon de adopto de la politiko de reformo kaj malfermo al la mondo. Li diris, ke Ĉinio kaj Rusio estas ampleksaj partneroj de strategia kunlaboro, kiuj dividas la saman sorton. Ĉinio volas klopodi kun Rusio por plifortigi siajn rilatojn, profundigi kunlaboron, kune desegni planon pri disvolvado de duflankaj rilatoj en la venonta etapo kaj konduki la ĉina-rusajn rilatojn en novan epokon.

En la telefona konversacio, Putin denove gratulis Xi pro lia elektiĝo kiel ĉina prezidanto, dirante, ke ĉi tiu grava decido de la NPK de Ĉinio denove montras la altan prestiĝon de Xi kaj la subtenon de la ĉina popolo al Xi. Putin aldonis, ke la serio da decidoj faritaj de la NPK antaŭenpuŝos plu la disvolvadon de Ĉinio, kaj ke la decidoj estas tute ĝustaj, kaj Rusio firme subtenas ilin.

Rusa prezidento Putin diris lunde, ke Rusio sin dediĉos al solvado de ĉiuj disputoj per diplomatia vojo.

Putin faris la rimarkojn en renkontiĝo kun aliaj kandidatoj de prezidenta elekto en Kremlo. Li diris, ke Rusio sin dediĉos al solvado de ĉiuj disputoj kun fremdlandaj partneroj per diplomatia vojo kaj ankaŭ batalos por certigi siajn naciajn interesojn. Li akcentis, ke Rusio faros tiujn laborojn kune kun siaj partneroj sur la bazo de reciproka respekto al respektivaj naciaj interesoj. Li aldonis, ke Rusio plifortigos sian kapablon de defendo, sed ĝi ne volas implikiĝi en vetarmado. Rusio planas redukti siajn militajn elspezojn dum la periodo de 2018 ĝis 2019, tamen tio ne povas malaltigi ĝian kapablon de defendo.

La unua kunveno de financaj ministroj kaj prezidantoj de centraj bankoj de la Grupo 20 komenciĝis lunde en Bonaero, kun la ĉeesto de 57 delegacioj el landoj kaj institucioj.

La pintkunveno, okazigita en la Ekspozicia kaj Konferenca Centro de la argentina ĉefurbo, kolektas 22 financajn ministrojn, 17 prezidantojn de centraj bankoj kaj 10 estrojn de internaciaj organizoj, inkluzive de ĝenerala direktoro de la Internacia Mona Fonduso Christine Lagarde kaj administranto de la Disvolva Programo de Unuiĝintaj Nacioj Achim Steiner.

Ĉar Usono anoncis tarifojn sur ŝtalaj kaj aluminiaj importaĵoj je 25% kaj 10% respektive, la delegacioj eble publikigos komunan deklaron pri la afero.

La usona Departemento de Defendo anoncis lunde, ke la komunaj ekzercadoj Ŝlosila Rezoluteco kaj Aglido inter Usono kaj Sud-Koreio rekomenciĝos la 1an de aprilo en la skalo simila al tiuj en la antaŭaj jaroj.

La Pentagono diris en deklaro, ke la Komandejo de Unuiĝintaj Nacioj sciigis Pjongjangon pri la horaro kaj defenda naturo de la jaraj ekzercadoj. La deklaro diris, ke usona sekretario pri defendo James Mattis kaj sud-korea ministro pri nacia defendo Song Young-moo konsentis rekomenci la jarajn militajn ekzercadojn, kiuj estis prokrastitaj ĉi-jare dum la periodo de la Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin