Usono kaj Sud-Koreio rekomencos militajn ekzercadojn en 1a de aprilo

(GMT+08:00) 2018-03-20 10:24:35     Redaktoro:Yu
La usona Departemento de Defendo anoncis lunde, ke la komunaj ekzercadoj Ŝlosila Rezoluteco kaj Aglido inter Usono kaj Sud-Koreio rekomenciĝos la 1an de aprilo en la skalo simila al tiuj en la antaŭaj jaroj.

La Pentagono diris en deklaro, ke la Komandejo de la Unuiĝintaj Nacioj sciigis Pjongjangon pri la horaro kaj defenda naturo de la jaraj ekzercadoj.

La deklaro diris, ke usona ministro pri defendo James Mattis kaj sud-korea ministro pri nacia defendo Song Young-moo konsentis rekomenci la jarajn militajn ekzercadojn, kiuj estis prokrastitaj ĉi-jare dum la periodo de la Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin