Putin: Rusio solvos ĉiujn disputojn per diplomatia vojo

(GMT+08:00) 2018-03-20 10:42:08     Redaktoro:Yu

Rusa prezidento Vladimir Putin diris lunde, ke Rusio sin dediĉos al solvado de ĉiuj disputoj per diplomatia vojo.

Putin faris la rimarkojn en renkontiĝo kun aliaj kandidatoj de prezidenta elekto en Kremlo. Li diris, ke Rusio sin dediĉos al solvado de ĉiuj disputoj kun fremdlandaj partneroj per diplomatia vojo kaj ankaŭ batalos por certigi siajn naciajn interesojn. Li akcentis, ke Rusio faros tiujn laborojn kune kun siaj partneroj sur la bazo de reciproka respekto al respektivaj naciaj interesoj. Li aldonis, ke Rusio plifortigos sian kapablon de defendo, sed ĝi ne volas implikiĝi en vetarmado. Rusio planas redukti siajn militajn elspezojn dum la periodo de 2018 ĝis 2019, tamen tio ne povas malaltigi ĝian kapablon de defendo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin