Ministra kunveno de G20 malfermiĝis en argentina ĉefurbo

(GMT+08:00) 2018-03-20 15:37:39     Redaktoro:Yu

La unua kunveno de financaj ministroj kaj prezidantoj de centraj bankoj de la Grupo 20 komenciĝis lunde en Bonaero, kun la ĉeesto de 57 delegacioj el landoj kaj institucioj.

La pintkunveno, okazigita en la Ekspozicia kaj Konferenca Centro de la argentina ĉefurbo, kolektas 22 financajn ministrojn, 17 prezidantojn de centraj bankoj kaj 10 estrojn de internaciaj organizoj, inkluzive de ĝenerala direktoro de la Internacia Mona Fonduso Christine Lagarde kaj administranto de la Disvolva Programo de la Unuiĝintaj Nacioj Achim Steiner.

Ĉar Usono anoncis tarifojn sur ŝtalaj kaj aluminiaj importaĵoj je 25% kaj 10% respektive, la delegacioj eble publikigos komunan deklaron pri la afero.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin