Xi vokas fari klopodojn por konstruado de Ĉinio en grandan modernan socialisman landon

(GMT+08:00) 2018-03-20 17:03:12     Redaktoro:Yu

Prezidanto Xi Jinping vokis fari pli da klopodoj por atingi celon konstrui Ĉinion en grandan modernan socialisman landon, kiu estas prospera, forta, demokratia, kulture progresinta, harmonia kaj bela, antaŭ la mezo de la jarcento.

Xi faris la rimarkojn marde en la ferma kunveno de la unua sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK). Xi vokis profundigi reformon en ĉiuj kampoj, plivastigi malfermon, apliki novan vizion de disvolvado, akceli altkvalitan ekonomian disvolvadon kaj evoluigi modernigitan ekonomion per pli da energio kaj pli da konkretaj rimedoj, por pli bone montri la viglecon de la socialisma merkatekonomio. Xi diris, "Ni dediĉos pli da energio kaj prenos pli da konkretaj rimedoj por evoluigi socialisman demokration, subteni la unuiĝon de partia gvidado, administrado de la lando fare de la popolo kaj laŭleĝa regado, konstrui socialisma jurŝtaton, antaŭenpuŝi la modernigon de la sistemo kaj kapablo de Ĉinio pri regado, firmigi kaj evoluigi la plej ampleksan patriotisman unuiĝintan fronton, por certigi, ke la popolo ĝuu demokratiajn rajtojn en pli ampleksa, pli plena kaj pli vera maniero. Li diris, ke pli da energio kaj pli da konkretaj rimedoj estas bezonataj ankaŭ por disvolvi grandan socialisman kulturon en Ĉinio, kultivi kaj observi kernajn socialismajn valorojn, kaj akceli la kreeman evoluigon kaj disvolvadon de eminenta tradicia ĉina kulturo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin