Eksa franca prezidento Sarkozy arestita pro elektkampanja financado

(GMT+08:00) 2018-03-20 20:22:42     Redaktoro:Yu

Lokaj amaskomunikiloj marde raportis, citante parolojn de justica oficialulo, ke eksa franca prezidento Nicolas Sarkozy estas sub la gardo de polico por enketo pri sia elektkampanja financado.

La ĵurnalo Le Monde diris, ke Sarkozy aperis por la unua fojo antaŭ financaj juĝistoj en la kortumo Nanterre, proksima al Parizo, kaj estis pridemandita, ĉu li ricevis mondonacon financantan lian elektkampanjon el Libio en 2007.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin