Novaĵoj (Marto 21)

(GMT+08:00) 2018-03-21 18:16:24     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 21-a de marto, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke ĉina prezidanto telefone interparolis kun hinda ĉefministro; Trump gratulis Putin pro lia reelektiĝo kiel prezidento. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde havis telefonan konversacion kun hinda ĉefministro Narendra Modi laŭ la invito de Modi.

Modi unue gratulis Xi pro lia denova elektiĝo kiel ĉina prezidanto, dirante, ke tio pruvas, ke Xi ĝuas la subtenon de la tuta ĉina nacio. Li diris, ke Hindio kaj Ĉinio ambaŭ estas antikvaj civilizacioj kun tutmonda influo. Hindio laboros kun Ĉinio por plibonigi altnivelajn interŝanĝojn, profundigi duflankajn rilatojn, plifortigi kunordigon kaj kunlaboron en internaciaj aferoj, plistriktigi evoluigan partnerecon inter la du landoj kaj akceli tutmondan kaj regionan pacon kaj disvolviĝon.

Xi aprezis la gratulon de Modi, dirante, ke la jaraj sesioj de la Nacia Popola Kongreso (NPK) de Ĉinio kaj la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK) atingis grandan sukceson. Ĉinio profundigos sian reformon kaj malfermon, kaj realigante sian propran disvolviĝon, ĝi faros pli grandan kontribuon al la komuna disvolviĝo kaj progreso de la mondo. Ambaŭ kiel gravaj evolulandoj kaj ĉefaj emerĝantaj merkatoj, Ĉinio kaj Hindio estas fidelaj fortoj por antaŭenigi mondan multpolusiĝon kaj ekonomian tutmondiĝon. Xi diris ankaŭ, ke li volas fortigi komunikadon kun Modi pri la ĝeneralaj, longtempaj kaj strategiaj demandoj en ĉina-hindaj rilatoj kaj pri tutmonda kaj regiona situacio, por plibonigi politikan reciprokan fidon, liveri gravan gvidadon por duflankaj rilatoj kaj senĉese altigi la disvolvan nivelon de la rilatoj inter la du landoj.

Kremlo diris, ke usona prezidento Donald Trump gratulis rusan prezidenton Vladimir Putin pro lia reelektiĝo, kaj ili diskutis pri duflanka kunlaboro marde en telefona konversacio.

Kremlo diris en gazetara komunikaĵo, ke Putin kaj Trump konsentis pri pliaj kontaktoj kaj donis apartan atenton al la demando pri ebla okazigo de pintkunveno. Ĝi diris, ke ilia konversacio estis konstruema, praktika kaj koncentrita sur venkon de la amasigitaj problemoj en rusa-usonaj rilatoj. La ŝtastestroj esprimis subtenon al disvolvado de praktika kunlaboro en diversaj kampoj, inkluzive de certigo de strategia stabileco kaj bato kontraŭ internacia terorismo, kaj aparte emfazis la gravecon de kunordigitaj klopodoj por limigi vetarmadon. Ili ankaŭ montris intereson pri plifortigo de ekonomia kunlaboro, inkluzive en la energia sfero. Krome, ili diskutis pri la siria demando kaj la ukraina krizo, rimarkigante la bezonon atingi fruan progreson en ilia traktado.

La birma prezidenta oficejo merkrede publikigis anoncon, dirante, ke prezidento U Htin Kyaw rezignis sian oficon por ripozi.

U Zaw Htay, ĝenerala direktoro de la prezidenta oficejo, diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke la vakanta prezidenteco estos plenigita ene de sep tagoj laŭ la konstitucio. La 72-jara U Htin Kyaw estis elektita kiel prezidento en 2016.

Ĝenerala sekretario de UN, Antonio Guterres, marde alvokis havi toleron okaze de la Internacia Tago por Elimino de Rasa Diskriminacio.

Guterres diris en memorfesta kunveno de la Ĝenerala Asembleo de UN, "Ni ne povas permesi ekstremismajn ideologiojn esti normaligitaj kaj legitimigitaj en niaj socioj. La respondo estas prediki kaj praktiki toleron, inkluzivon kaj respekton al diverseco."

La Internacia Tago por Elimino de Rasa Diskriminacio, kiu falas en la 21an de marto, memorfestas la masakron Sharpeville en 1960, en kiu la polico ekpafis kaj mortigis 69 homojn pace manifestaciantajn kontraŭ apartismo en Sud-Afriko.

Guterres diris en jara ceremonio, ke bedaŭrinde, rasismo, ksenofobio kaj netoleremo daŭras en landoj kaj inter komunumoj tra la mondo. Malgraŭ konsiderinda progreso en la 70 jaroj de post la adopto de la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj, kiu agnoskas la propran dignon kaj egalajn kaj neforpreneblajn rajtojn de ĉiuj membroj de la homa raso, homoj en la mondo ankoraŭ eltenas limigojn al aŭ eĉ tutan negadon pri homaj rajtoj. Li aldonis, ke la mondo havas longan vojon por iri antaŭ la finiĝo de diskriminaciaj sintenoj, agoj kaj praktikoj.

La Monda Organizo pri Komerco publikigis dokumenton prezentitan de Usono kaj la Eŭropa Unio, montrante, ke la du partioj ne povis akordiĝi pri sekurecaj rimedoj, kiujn Usono eble prenos kontraŭ fotovoltaaj produktoj importitaj el la EU.

Laŭ la dokumento, en la konsiliĝo de la du partioj en la 15a de februaro, la EU sugestis, ke Usono aplikos kontingenton kaj plej malaltan prezon por la importado anstataŭ meti sekurecajn tarifojn sur ĝiajn fotovoltaajn produktojn, ĉar tiuj produktoj ne povas grave damaĝi rilatajn industriojn de Usono. Sed Usono rifuzis la sugeston.

La Organizo por Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolvado lunde publikigis jaran raporton, urĝante ĉiujn landojn akceli la strukturan reformon por subteni pli fortan, verdan kaj pli inkluzivan kreskadon.

La raporto publikigita dum la kunveno de financaj ministroj kaj prezidantoj de centraj bankoj de la Grupo 20 diris, ke la paŝoj de la tuta mondo por reformoj estis pli malrapidaj en 2017, kaj ili malrapidiĝis antaŭ du jaroj, kaj estas neniu signo de rerapidiĝo.

Angel Gurria, ĝenerala sekretario de la Organizo por Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolvado, diris, ke por subteni kontinuan kreskon de la monda ekonomio necesas strategioj pri daŭra struktura reformo kaj politika volo pri efektivigo de tiuj strategioj.

Irako diris marde, ke la kadavroj de 39 hindaj nacianoj ekzekutitaj de ekstremistoj de la Islama Ŝtato en 2014 estos redonitaj al Hindio post DNA-testo.

La kadavroj estis trovitaj en granda tombo en la regiono Wadi Akkab en Mosulo, la ĉefurbo de la provinco Nineveh.

Proparolanto Basim Jihad de la Iraka Fondaĵo de Martiroj diris, ke la DNA-specimenoj estis egalitaj kun familiaj membroj de la mortintoj. Jihad diris, ke la restaĵoj estos transigitaj al Hindio en kunlaboro kaj kunordigo kun la rilataj aŭtoritatoj de la iraka registaro.

Hinda ambasadoro al Irako Pradeep Singh Rajpurohit vizitis la sidejon de la fondaĵo por danki ĝin pro la klopodoj.

Tiuj hindoj estis laboristoj en Irako. En 2014, 40 hindoj estis forkaptitaj de la Islama Ŝtato kaj retenitaj kiel ostaĝoj dum kelkaj tagoj antaŭ mortigo.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin