Ĉefo de UN rekomendas toleron okaze de Internacia Tago por Elimino de Rasa Diskriminacio

(GMT+08:00) 2018-03-21 13:04:08     Redaktoro:Yu

Ĝenerala sekretario de la UN, Antonio Guterres, marde alvokis havi toleron okaze de la Internacia Tago por Elimino de Rasa Diskriminacio.

Guterres diris en memorfesta kunveno de la Ĝenerala Asembleo de la UN, "Ni ne povas permesi ekstremismajn ideologiojn esti normaligitaj kaj legitimigitaj en niaj socioj. La respondo estas prediki kaj praktiki toleron, inkluzivon kaj respekton al diverseco."

La Internacia Tago por Elimino de Rasa Diskriminacio, kiu falas en la 21an de marto, memorfestas la masakron Sharpeville en 1960, en kiu la polico ekpafis kaj mortigis 69 homojn pace manifestaciantajn kontraŭ apartismo en Sud-Afriko.

Guterres diris en jara ceremonio, ke bedaŭrinde, rasismo, ksenofobio kaj netoleremo daŭras en landoj kaj inter komunumoj tra la mondo. Malgraŭ konsiderinda progreso en la 70 jaroj de post la adopto de la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj, kiu agnoskas la propran dignon kaj egalajn kaj neforpreneblajn rajtojn de ĉiuj membroj de la homa raso, homoj en la mondo ankoraŭ eltenas limigojn al aŭ eĉ tutan negadon pri homaj rajtoj. Li aldonis, ke la mondo havas longan vojon por iri antaŭ la finiĝo de diskriminaciaj sintenoj, agoj kaj praktikoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin