Novaĵoj (Marto 22)

(GMT+08:00) 2018-03-22 16:43:07     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 22-a de marto, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke ĉina ŝtatkonsilanto renkontiĝis kun filipina ministro pri eksterlandaj aferoj; Rusio petas Brition komenci komunan enketon pri veneniĝo de eksa rusa spiono. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun filipina ministro pri eksterlandaj aferoj Alan Peter Cayetano merkrede en Pekino.

Wang diris, ke sub la ĝusta kaj forta gvidado de ambaŭ gvidantoj, la ĉina-filipinaj rilatoj eniris la plej bonan periodon en la lastaj jaroj, kio konformas al la komunaj interesoj de ambaŭ landoj kaj popoloj. Li diris, ke la altnivelaj interŝanĝoj kaj la politika reciproka fido inter la du landoj daŭre plifortiĝis ekde 2016; komerca kvanto inter Ĉinio kaj Filipinoj superis 50 miliardojn da usonaj dolaroj en la pasinta jaro, kaj Ĉinio fariĝis la plej granda komerca partnero de Filipinoj. Ambaŭ partioj konsentis plu subteni kaj konservi la plej gravan sperton de ĉina-filipinaj rilatoj, kio estas konvene trakti la demandon de la Suda Ĉina Maro per konsiliĝo kaj intertraktado, konservi la ĝeneralan situacion de duflankaj rilatoj kaj krei bonan atmosferon por grandigi duflankan kunlaboron. Wang aldonis, ke Ĉinio volas antaŭenigi kunlaboron kun Filipinoj sub la iniciato Zono kaj Vojo, en interpopolaj interŝanĝoj, dialogo kaj kunlaboro pri maraj aferoj, kaj regiona integriĝo.

Cayetano transdonis gratulan leteron de filipina prezidento Rodrigo Duterte al ĉina prezidanto Xi Jinping kaj diris, ke Filipinoj volas labori kun Ĉinio por efektivigi la konsenton atingitan de la du gvidantoj, profundigi pragmatan kunlaboron en diversaj kampoj, akceli maran kunlaboron kaj antaŭenigi daŭran kaj profundan disvolvadon de duflankaj rilatoj.

La sekcio pri ne-disvastigo de armiloj kaj kontrolado en la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris merkrede, ke la rusa flanko petas Brition publikigi ĉiujn dokumentojn pri la veneniĝo de eksa rusa spiono Sergei Skripal kaj lia filino kaj pretas komenci komunan enketon kun Britio.

La rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj tiutage okazigis gazetaran konferencon pri la veneniĝo de Skripal kaj lia filino, kaj fremdlandaj diplomatoj en Rusio estis invititaj al la konferenco. La ministerio diris, ke la rusa flanko petas Brition publikigi ĉiujn dokumentojn pri la okazaĵo kaj pretas komenci komunan enketon kun Britio, ĉar ĝi ne povas fari ajnan konkludon pri la kazo antaŭ ol partopreno en la enketo.

La rusa flanko reasertis, ke ili ne estis implikitaj en la okazaĵo, ĉar ĝi ne utilas al ili.

Reprezentantoj el la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), Sud-Koreio kaj Usono okazigis intertraktadon marde kaj merkrede en la finna suda urbo Vantaa. Ili interŝanĝis opiniojn pri la situacio en la Korea Duoninsulo kaj aliaj demandoj de komuna zorgo.

Komisie de la tri partioj, oficialulo el la finna Ministerio de Eksterlandaj Aferoj voĉlegis deklaron al la gazetaro merkrede post la intertraktado. La deklaro diris, ke la intertraktado estis unu el serio da seminarioj okazigitaj por diskuto pri starigo de reciproka fido kaj mildigo de la situacio en la duoninsulo en multaj jaroj, kaj ĝi estis planita jam antaŭ la boniĝo de la situacio en la duoninsulo. La deklaro aldonis, ke reprezentantoj el la tri partioj interŝanĝis opiniojn en konstruema atmosfero.

Sud-Koreio merkrede decidis proponi al la Korea Demokratia Popola Respubliko okazigon de duflanka altnivela kunveno en Panmunjom en la 29a de tiu ĉi monato, por fari preparon por la aprila pintkunveno.

Tiutage, la sud-korea komitato pri preparo por la pintkunveno inter Sud-Koreio kaj la KDPR okazigis sian duan kunvenon kaj faris la menciitan decidon. Sud-korea prezidento Moon Jae-in ĉeestis la kunvenon. La kunveno decidis sendi ministron pri reunuigo Cho Myoung-Gyon al la altnivela kunveno, kaj ĝin ĉeestos ankaŭ du oficialuloj el la prezidentejo Blua Domo kaj la Nacia Spionservo.

La sud-korea Ministerio pri Reunuigo ĵaŭde prezentos la proponon al la Korea Demokratia Popola Respubliko. Ĉeestantoj de la altnivela kunveno konsiliĝos pri tagordo kaj diskuttemoj de la pintkunveno kaj konsisto de delegacioj.

Loka ĵurnalo raportis, ke eksa franca prezidento Nicolas Sarkozy merkrede estis submetita al formala enketo pri suspektataj fondusoj de libia origino.

La ĵurnalo Le Monde raportis, ke post pridemandado al Sarkozy dum 48 horoj pri la akuzoj, financaj juĝistoj decidis komenci formalan enketon pri suspekto de pasiva korupto, kontraŭleĝa financado por elektkampanjo kaj kaŝado de libiaj publikaj fondusoj.

Sarkozy, kiu servis kiel franca prezidento de majo 2007 ĝis majo 2012 kaj restas la plej populara konservativa figuro de la lando, estis ankaŭ metita sub la polican regadon.

La 63-jara eksprezidento estis arestita de la polico marde kaj aperis unuafoje antaŭ financaj juĝistoj en la kortumo Nanterre, proksime al Parizo. Li estis pridemandita, ĉu li ricevis monon el Libio por financi la elektkampanjon en 2007.

La usona Federacia Rezervo merkrede plialtigis la baznivelan interezprocenton per 25 bazaj punktoj kaj signalis du pliajn plialtigojn en 2018, citante fortigitan ekonomian perspektivon en la lastaj monatoj.

La centra banko diris en deklaro post du-taga kunveno, ke konsiderante la realigitajn kaj atenditajn kondiĉojn de labormerkato kaj inflacio, la federacio decidis levi la celan amplekson de la federacia fonduso al 1,5% ĝis 1,75%,

Federaciaj oficialuloj atendis, ke la usona ekonomio kreskos pli rapide ĉi-jare kaj venontjare, pro fiska stimulo kaj plibonigitaj eksterlandaj postuladoj.

Laŭ prognozo de la Federacia Rezervo, la usona ekonomio kreskos je 2,7% en 2018 kaj 2,4% en 2019, pli rapide ol antaŭaj anticipoj de 2,5% kaj 2,1% respektive.

Perua prezidento Petro Pablo Kuczynski sendis sian leteron de rezigno pri ofico al la leĝdonantoj merkrede, tagon antaŭ la planita balotado, kiu decidos, ĉu li estos akuzita aŭ ne.

Kuczynski diris dum parolado per nacia televido, ke li ne povis efike regi pro la konstantaj akuzoj pri korupto, kiuj ĝenis lin ekde liaj unuaj monatoj sur la posteno.

Laŭ originala plano, la perua parlamento devus okazigi debaton kaj poste balotadon pri la akuzo en ĵaŭdo. Kuczynski estos eksigita, se ne malpli ol 87 parlamentanoj subtenos la akuzon.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin